Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso
El Vikipedio
La Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso — angle European Financial Stability Facility (EFSF), france Fonds européen de stabilité financière (FESF) — estas specif-cela institucio, pri kiu interkonsentis la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio la 9-an de majo 2010. Celo de la fonduso estas konservi kaj stabiligi la financan stabilecon en la Eŭropa Unio per provizo de financa asisto al eŭrozonaj ŝtatoj kies nacia ekonomio estas en problema stato. La fonduso havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo. La Eŭropa Banko de Investoj provizas manaĝeran kaj administran subtenon al ĝi pere de serva kontrakto.