Multfakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo da Vinci estas konsiderata kiel "Renesanculo" kaj estas unu el plej rekoneblaj tutfakuloj.

Tutfakulopolimato (de la greka πολυμαθής}, polymathēs, "kiu multe lernis"),[1] foje simila al Renesanculo, estas persono kies esperto gamas al alta nombro de diversaj fakareoj. En malpli formalaj terminoj, Tutfakulo (aŭ polimatio) povas simple esti iu kiu emas multe koni. Plej antikvaj sciencistoj estis polimatoj laŭ nunaj standardoj.[2] La termino estis unuafoje uzata en la 17a jarcento (koincide kun la koverto de sciencistoj en specialistoj jam ne tutfakuloj) sed la rilata termino, polihistoro, estas antikva termino kun simila signifo.

La komuna termino Renesanculo estis uzata historie por priskribi polimatojn aŭ personojn kiuj deziris esti polimatojn.[3] La koncepto eliris el nombraj grandaj pensuloj kiuj elstaris en multaj fakoj de artoj kaj scienco, kiaj Leonardo da Vinci, Michelangelo, Galileo Galilei, Nicolaus Copernicus, Michael Servetus[4] kaj Francis Bacon. La gravo de tiuj pensuloj estis atribuata al la posta ideo de la renesanca Italio esprimita de unu el ties plej elstara reprezentantoj, Leono Battista Alberti (1404–1472): ke "homo povas fari ĉion se tiu volas." [5] Tiu laŭtempe limigita termino eniris en la vortotrezoro dum la 20a jarcento kaj estis aplikata poste al grandaj pensuloj kiuj vivis antaŭ kaj post la Renesanco kiaj Aristotelo, Aviceno, Johann Wolfgang von Goethe, kaj Isaac Newton. Terminoj kiaj polihistoro, polimato aŭ eĉ universala genio estas foje uzataj kiel sinonimoj.

Notoj

  1. La termino estis unuafoje registrita en skriba angla komence de la 17a jarcento Harper, Daniel (2001) Online Etymology Dictionary. Alirita 2006-12-05.
  2. 1 Introduction: Greek Science in Context (PDF). Alirita 2012-04-06.
  3. Encarta dictionary.
  4. Michael Servetus Research Retejo pri anatomia, farmakologia, teologia, gramatika, poezia, kartografia, astronomia kaj traduka verkaro de Michael Servetus.
  5. Britannica — Renaissance-man

Bibliografio