Tutgermania olimpia teamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la olimpia flago de la tutgermania teamo de 1960 kaj 1964, kaj de ambaŭ germaniaj teamoj de 1968

Kiel tutgermania olimpia teamo - germane "gesamtdeutsche olympische Mannschaft" - gesportistoj el la Federacia Respubliko Germanio kaj la Germana Demokratia Respubliko kune partoprenis en la Vintraj kaj Someraj Olimpikoj

Dum la Somera Olimpiko 1956 krome ankaŭ aparte partoprenis gesportistoj de la regioneto (kaj posta federacia lando) Sarlando, kiu tiam ankoraŭ ne estis integrigita en la Federacian Respublikon kaj dum 1952 ankoraŭ devis konsistigi propran teamon.

Ĉar la Internacia Olimpika Komitato nur plene agnoskis la okcidentan Nacian Olimpikan Komitaton por Germanio, kie difinis sin kiel la olimpika komitato por ĉiuj germanaj sportistoj, la reprezentantoj de la socialisma kaj ne plene agnoskita Nacia Olimpika Komitato de GDR dum la jaro 1952 rifuzis la sendon de sportistoj al la Olimpikoj. La oficialaj ŝtataj reprezentantoj de GDR, kiuj baze volis uzi la Olimpikojn cele al propagando por la supereco de la socialisma, ŝtatomodelo kaj tial dekomence ne entuzisasmis pri la minaco bojkoti la mondan sportan eventon, nur dum 1956 permesis tian minacon pri nepartopreno sub la "flago de Okcidenta Germanio". La fakton ke finfine dum 1956 tamen la orienta Nacia Olimpika Komitato por GDR kompromisis kaj degnis kun la teamo de Okcidenta Germanio partopreni en la sporta evento, la Internacia Olimpika Komitato dum 1958, du jarojn post tiuj olimpiaj ludoj, honorigis per atribuo de la trofeo Alberto Bonacossa por interpaciga strebo al kaj la okcidentaj kaj la orientaj germanaj sportistoj.

Inter la jaroj 1956 kaj 1964 la tutgermania teamo sportumis sub la mallongigo GER por Germanio. Tion postokaze la Internacia Olimpika Komitato en paperaj kaj interretaj tekstoj prezentas aliel, nomante la teamon de tiuj jaroj france Équipe unifiée d'Allemagne, kaj nun donante al ĝi en la tekstoj kaj listoj la mallongigon EUA - laŭ simila modelo kiel dum la jaro 1992 en la kazo de la Unia teamo (Équipe unifiée) EUN de la sportistoj de la eksa Sovetunio sen la ŝtatoj de Baltio, por pli-malpli reprezenti la tiuepokan ŝanĝiĝantan politikan situacion. Dum 1960 kaj 1964 la gesportistoj de okcidenta kaj orienta Germanio partoprenis sub fantazia germana flago, en kies centro balte estis aldonitaj la kvin olimpiaj ringoj, kaj dum la jaro 1968, kiam la IOK unuafoje permesis du germanajn teamojn, ambaŭ teamoj ankaŭ uzis la saman fantazian germanan olimpian flagon.

Por fiksigi la partoprenlokojn en la Olimpikoj de 1960 kaj 1964, okazis konkursoj inter la sportistoj de okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj estis arde pribatalitaj, malgraŭ ke ŝtataj malhelpoj de la instancoj de GDR vojaĝi al okcidentaj kvalifikigaj konkursoj malfaciligis la partoprenon de orientgermanoj.

Dum 1965, kvar jarojn post la konstruo de la Berlina Muro, la IOK akceptis la realecon, ke la du germanaj ŝtatoj politike ne plu havis ajnan komunan identecon, kaj dividis la tutgermanian teamon, tiel ke en la Vintra kaj Somera Olimpikoj 1968 unuafoje partoprenis du apartaj "naciaj" teamoj - kvankam ankoraŭ sub la germana olimpia flago kreita dum 1960 kaj kun la sama "komuna" himno - la finalo de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven).

En la oficialaj francaj kaj anglaj raportoj pri la Olimpikoj de 1968 la okcidenta teamo nomatas Allemagne respektive Germany, kun la olimpia nacia mallongigo ALL (por Allemagne, en Grenoble) respektive ALE (por Alemania, en Meksik-Urbo). La teamo de Germana Demokratia Respubliko nomatas Allemagne de l'Est respektive East Germany kaj en Grenoble kiel en Meksik-Urbo havbas la olimpian mallongigon ADE.

Dum la sekvaj Vintra kaj Somera Olimpikoj 1972 plene sendepente partoprenis naciaj teamoj kaj de okcidenta kaj de orienta Germnanio, kun la oficialaj flagoj kaj himnoj kaj de Federacia Respubliko Germanio kaj de Germana Demokratia Respubliko. La olimpiaj mallongigoj FRG kaj GDR tamen nur ekuziĝis pli poste, kaj nun en la retejo de IOK postokaze jam uziĝas por la jaro 1972, kvankam en la tiujaraj olimpiaj raportoj ili ankoraŭ ne estis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volker Kluge: Olympische Winterspiele, Die Chronik, eldonejo Sportverlag, Berlino 1999, ISBN 3-328-00831-4
  • Harry Valérien, Christian Zentner: Olympia '68 – Die Jugend der Welt in Grenoble und Mexiko-Stadt, eldonejo Südwest Verlag, Munkeno 1968.
  • Harald Lechenperg (eldoninto): Olympische Spiele 1968 Grenoble – Mexiko-Stadt, eldonejo Copress-Verlag Hermann Hess, Munkeno 1968.
  • Offical Olympic Reports [1] (PDF-datumaroj angla- kaj germanlingvaj)
  • oficiala olimpika raporto Grenoble 1968 (PDF-datumaro, 20 megabajtoj, anglalingve)