Tutlanda Biblioteko Széchényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Tutlanda Biblioteko Széchényi [sEĉEnji] estas nacia biblioteko en Budapeŝto. Ĝi estas la plej granda hungara biblioteko. Tie oni gardas de la ŝtatofondo (ja tiam komenciĝis la oficiala skriba dokumentado) laŭeble ĉiujn hungarajn kaj prihungarajn skribaĵojn (nuntempe ankaŭ en elektronika formo). Nuntempe ĉiuj hungaraj eldonejoj devige donas 2 ekzemplerojn el siaj eldonaĵoj.

Tutlanda Biblioteko Széchényi, kiu estas en la dekstra palacoparto
Enirejo de Tutlanda Biblioteko Széchényi

Tiu biblioteko ne pruntedonas, sed estas ebleco loke legadi.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1802 grafo Ferenc Széchényi (lia filo estis István Széchenyi) donacis al la hungara nacio sian bibliotekon, kiu konsistis el 15 000 presitaj libroj, 1200 manuskriptoj, mapoj kaj medaloj. Tiun agon ankaŭ aliaj magnatoj sekvis. Post 1 jaro la biblioteko jam funkciis. Paralele oni komencis fondi ankaŭ nacian muzeon, la parlamento akceptis ĝin en 1808. La konstruaĵo pretiĝis en 1847, kie la biblioteko funkciis. En 1985 la loko jam ne sufiĉis, tial la biblioteko ŝanĝis lokon al Monto Vár. Pli precize ĝi troviĝas en la reĝa palaco. Apude situas Nacia Galerio kaj Historia Muzeo. Ĉe la piedoj de la palaco skulptaĵo pri György Dózsa troviĝas, el la apudaĵo lifto funkcias por la vizitantoj.

Kolektaĵo[redakti | redakti fonton]

  • 2.500.000 libroj
  • 385.000 eldonaĵoj, periodaĵoj
  • 270,000 dokumentoj kaj muzikaĵoj
  • 1.000.000 manuskriptoj
  • 200.000 mapoj
  • 320,000 bildoj kaj gravuraĵoj
  • 3.000.000 afiŝoj
  • 272.000 mikrofilmoj
  • la unua hungara presita libro de 1473
  • 8.600 volumoj antaŭ 1711
  • 1.814 presaĵoj el la komenca periodo
  • la plej malnova hungara teksto
  • la plej malnova latina (por Hungario) kodlibro
  • 32 ornamaj kodeksoj de Matiaso la 1-a
  • resume 8.000.000 unuoj
Nokta foto pri la biblioteko, sube skulptaĵo pri György Dózsa videblas