Tutlanda Biblioteko Széchényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutlanda Biblioteko Széchényi
nacia bibliotekobiblioteko
Komenco 25-a de novembro 1802 vd
Geografia situo 47° 29′ 52″ N, 19° 2′ 17″ O (mapo)47.497783119.0381258Koordinatoj: 47° 29′ 52″ N, 19° 2′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Reĝa Palaco en Budapeŝto
Situo Budapeŝto
Tutlanda Biblioteko Széchényi (Budapeŝto)
Tutlanda Biblioteko Széchényi (Budapeŝto)
DEC
Tutlanda Biblioteko Széchényi
Tutlanda Biblioteko Széchényi
Map
Tutlanda Biblioteko Széchényi
Fondinto(j) Ferenc Széchényi vd
Membro de Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Hungarian Publishers’ and Booksellers’ Association vd
Notoj Tuta stoko: 8 milionoj da medioj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko Széchényi [sEĉEnji] (hungare Országos Széchényi Könyvtár, OSZK) estas nacia biblioteko en Budapeŝto. Ĝi estas la plej granda hungara biblioteko. Tie oni gardas de la ŝtatofondo (ja tiam komenciĝis la oficiala skriba dokumentado) laŭeble ĉiujn hungarajn kaj prihungarajn skribaĵojn (nuntempe ankaŭ en elektronika formo). Nuntempe ĉiuj hungaraj eldonejoj devige donas 2 ekzemplerojn el siaj eldonaĵoj. Tiu biblioteko ne pruntedonas, sed estas ebleco loke legadi.

Ekde la 1-a de decembro 2021, la Nacia Biblioteko Széchényi transprenis la funkciadon de la Landa Fremdlingva Biblioteko (LFB), angle: National Library of Foreign literature aŭ hungare Országos Idegennyelvű Könyvtárnak (OIK) kiu daŭre funkcias kiel organiza unuo de la Nacia Biblioteko[1].

Enirejo de Tutlanda Biblioteko Széchényi
Ĉambrego en la biblioteko

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1802 grafo Ferenc Széchényi (lia filo estis István Széchenyi) donacis al la hungara nacio sian bibliotekon, kiu konsistis el 15 000 presitaj libroj, 1200 manuskriptoj, mapoj kaj medaloj. Tiun agon ankaŭ aliaj magnatoj sekvis. Post unu jaro la biblioteko jam funkciis. Paralele oni komencis fondi ankaŭ nacian muzeon, kiun la parlamento akceptis en 1808. La konstruaĵo en kiu la biblioteko funkciu pretiĝis en 1847. En 1985 la loko jam ne sufiĉis, tial la biblioteko ŝanĝis lokon al Monto Vár. Pli precize ĝi troviĝas en la reĝa palaco. Apude situas Nacia Galerio kaj Historia Muzeo. Ĉe la piedoj de la palaco skulptaĵo pri György Dózsa troviĝas, en la apudaĵo lifto funkcias por la vizitantoj.

Dum la socialisma reĝimo tiu ĉi biblioteko funkciis sub la nomo Biblioteko Gorkij. Tiam plejparto de la stoko de la biblioteko estis rus- kaj hungaradevena. Poste la biblioteko ricevis la nomon Országos Idegennyelvű Könyvtár (Nacia Librejo de Fremdaj Lingvoj, en Esperanto ankaŭ nomata Landa Fremdlingva Biblioteko, mallonge LFB), en kiu ekfunkciis fremdlingva sekcio havanta librojn en diversaj fremdaj lingvoj, interalie ankaŭ en Esperanto.

Vido al la biblioteko

Kolektaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2.500.000 libroj
  • 385.000 eldonaĵoj, periodaĵoj
  • 270,000 dokumentoj kaj muzikaĵoj
  • 1.000.000 manuskriptoj
  • 200.000 mapoj
  • 320,000 bildoj kaj gravuraĵoj
  • 3.000.000 afiŝoj
  • 272.000 mikrofilmoj
  • la unua hungara presita libro de 1473
  • 8.600 volumoj antaŭ 1711
  • 1.814 presaĵoj el la komenca periodo
  • la plej malnova hungara teksto
  • la plej malnova latina (por Hungario) kodlibro
  • 32 ornamaj kodeksoj de Matiaso la 1-a
  • resume 8.000.000 unuoj

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La biblioteko ankaŭ konservas la Esperanto-kolektaĵon de Karlo Fajszi (hungare: FAJSZI Károly eszperantó gyűjteménye)

Bibliotekestroj[redakti | redakti fonton]

Ferenc Széchényi, la fondinto

Elektitaj bibliotekistoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de bibliotekistoj en Tutlanda Biblioteko Széchényi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (hu, en) Pri OIK Arkivigite je 2023-05-12 per la retarkivo Wayback Machine