Tutmonda Marshall-Plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutmonda Marshall-Plano (Global Marshall Plan) estas iniciativo, kiu celas disvastigi la koncepton de ekologi-sociala merkata ekonomio kaj subtenas la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi originas el la libro "Earth in the Balance" ("Tero en ekvilibro") de Al Gore el la jaro 1992.

Famaj subtenantoj de la iniciativo estas krom Al Gore i.a. Muhammed Yunus, Hans-Dietrich Genscher, Ernst Ulrich von Weizsäcker kaj Jane Goodall. Unu el la ĉefaj aktivuloj de la iniciativo estas Franz Josef Radermacher.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]