Tutmonda sonoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tutmonda Sonoro)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tutmonda Sonoro
Tutmonda Sonoro
Tutmonda Sonoro
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1981
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 664
ISBN 9635710771
vdr

Tutmonda Sonoro [1] estas 664-paĝa antologio de tutmonda poezio, tradukita de Kálmán Kalocsay kaj redaktita de Vilmos Benczik.

La du volumoj aperis en la Serio Oriento-Okcidento kiel n-ro 17 kaj estas eldonitaj en la jaro 1981 de Hungara Esperanto-Asocio el Budapeŝto.

La titolon de la antologio proponis, al Kalocsay, Sándor Szathmári.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La kovrilo

Ĝi estas unu el la precipaj verkoj de la esperantlingva tradukliteraturo.

La du volumoj enhavas 581 poemojn de 185 poetoj, krome fragmentojn el anonimaj verkoj de la tuta mondliteraturo.

La ĝermo de Tutmonda Sonoro estas Eterna Bukedo, tradukita el 22 lingvoj. Tutmonda Sonoro riĉiĝis per 320 poemoj, el ili 162 eroj antaŭe ne aperis. Ĝi estas inda al sia titolo prezentante perlojn el la internacia trezoro ekde la sumeroj tra la grekoj kaj latinoj ĝis la simbolistoj kaj superrealistoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen tutmonda antologio je nia dispono : En 1913, Antoni Grabowski publikigis en Varsovio El Parnaso de Popoloj, en kiu li prezentis aŭdacajn, plurloke brilajn tradukojn de 110 pecoj el 30 lingvoj, inter kiuj la pola estis nature la plej favorata. La tuj poste eksplodinta milito probable malhelpis, ke tiu poemaro ricevu merititan atenton kaj sukceson. Ĝi havis tamen unu bonan sekvon, ĝi vekis la konkuremon de alia poeto, kiu devis ludi en la "Renesanca" periodo de nia lingvo rolon paralelan al tiu de Grabowski en nia "Mezepoko".

En 1931 Kálmán Kalocsay publikigis en Budapeŝto la juvellibron Eterna Bukedo, tradukojn de 270 pecoj el 22 lingvoj. Sed tiu rezulto ne kontentigis lian vastan ambicion; post la Dua mondmilito li projektis pligrandigitan eldonon, kies titolon li jam difinis, la Tutmonda Sonoro. Oni scias, ke li mortis antaŭ ol povi realigi sian revon. Nun, liaj amikoj kaj samurbanoj sukcesis eldoni la jam efektivigitan parton de tiu grandioza entrepreno, kaj ni povas ĝoji, ke, danke al s-ro Benczik kaj liaj kunlaborantoj, ĉiuj iom sentemaj esperantistoj povas nun taksi la tutan grandecon de Kalocsay kiel tradukisto kaj, se diligentaj, ĝuadi la belecon de la Esperanta formo, per kiu li revestis la fremdlingvajn originalaĵojn. Ĉar, por tion atingi, la hodiaŭaj legantoj, kutimiĝintaj al la modernaj "liberaj versoj" (kiuj ne estas metrikaj unuoj, sed pli-malpli lertaj detranĉoj el pli-malpli harmonia prozo), bezonas lerni, ke klasika poemo obeas al reguloj tiel striktaj kaj kompleksaj, kiel tiuj de fugo aŭ de soneto. Tial konsilinde estas legi komence la artikolon, kiun laŭ mia instigo Kalocsay verkis en 1959 por la Nica Literatura Revuo, pri "La klasika metriko en Esperanto" (p. 568-595).

La plej granda parto de la unua volumo estas dediĉita al la greka kaj latina literaturoj, kaj prezentas pri ili preskaŭ kompletan panoramon; preskaŭ, ĉar mankas al la unua tradukoj el Homero — pro mia kulpo, mi konfesas: Kalocsay rezervis por mi elektitajn pecojn el la Odiseado, sed, tro okupite de miaj vortaraj taskoj, mi ne povis plenumi lian planon. Krom tiuj klasikaj literaturoj, oni legos kun intereso transponojn el la prasemidaj (la eposo de Gilgameŝ., la Inferiro de Iŝtar), el la praegipta, el la lirikaj partoj de la hebrea Biblio (sed kial la eldonisto represis dufoje la samajn pecojn de la Alta Kanto, p. 46-47?), el la ĉina, la japana kaj la araba.

La elekto de la modernaj literaturoj de Eŭropo estas ankoraŭ pli varia kaj abunda, kvankam ĝi ne prezentas la tutaĵon de la tradukitaĵaro de Kalocsay: el la antaŭe aperintaj kolektoj (Hungara Antologio, La Floroj de l' Malbono, la Kantoj kaj Romancoj de Heine, Libero kaj Amo de Petofi) la eldonisto elektis la plej konatajn pecojn; kompense li diligente traserĉis la diversajn gazetojn kaj revuojn, el kiuj li kolektis disajn tradukaĵojn (Unu tamen li preteratentis: la Byronan soneton "On Chillon, aperintan en Literatura Mondo de 1949, p. 121). En tiu moderna parto Kalocsay ne intencis enmeti pecojn de teatraĵoj, kaj la eldonisto respektis tiun intencon: iuj des pli demandos sin, kiel tamen enestas la unua akto de La Cido de P. Corneille: la kaŭzo estas, ke siatempe mi tradukis tiun tutan tragedion, per sepjambaj versoj sen vira cezuro; Kalocsay ĝuste opiniis tiun ritmon ne adekvata, konsilis al mi refandi la tuton en la aleksandran formon, kaj por instigi min, refaris mem tia la unuan akton — vane, ĉar mi neniam kuraĝis daŭrigi! (P. 345, linio 3, korektu "Helena" al "Himena").

Jen do, je nia dispono kaj por nia plezuro, tutmonda antologio de 581 poemoj el ĉ. 30 lingvoj. Kompreneble Kalocsay ne scipovis tiom da lingvoj, kaj li helpis sin per tradukoj faritaj el la hungara, germana, franca aŭ angla. Sed la ĉefa kvalito de poezia traduko kuŝas ne tiom en la strikta laŭvorteco, kiom en la rekreado de la originala harmonio kaj etoso. Danke al la vasta kulturo, genia intuicio kaj perfekta posedo de la lingvo kaj metriko, Kalocsay sciis kapti, se mi povas diri, la esencan parfumon de ĉiu poemo kaj konservi por ni, en aliforma flakono, ties naskiĝan aromon. 
— 1982, Gaston Waringhien, Esperanto, marto, p.53

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]