Terotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tutmonda Tera Tago)
Ter-Taga simbolo
Neoficiala Teroflago, de John McConnell, montranta la NASA-fotaĵon La Blua Globeto.

La Terotago aŭ foje Tera Tago estas sekulara festotago por honorigi la Teron kaj pensigi pri ekologio.

La simbolo por la Tutmonda Terotago estas verda Θ (Greka theta) sur blanka fono. Neoficiale, la Teroflago estis asociigata al la Tutmonda Terotago ek de la unua festiĝo en 1970.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomon kaj koncepton pri tia nova festotago unuafoje prezentis kaj proponis la usona porpaca aktivisto John McConnell en 1969 kadre de UNESKO-konferenco en San-Francisko. Laŭ tiu propono la tago festiĝu la 21-an de marto 1970, la unua tago de printempo en la norda duonglobo de la tero. Pli poste la tiutempa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, U Thant, proklamis la kampanjon tutmonda aktiveca tago.

Por atentigi pri la problemoj de tutmonda poluo, proksimume samtempe la studento Denis Hayes subtenite de la tiutempa usona senatano Gaylord Nelson, reprezentanto de la subŝtato Viskonsino, organizis nacian mediprotektan tagon kun la nomo „Environmental Teach-in“ (Primedia eduka kampanjo) aŭ „Earth Day“ (Terotago). La tago ekde la jaro 1970 okazis la 22-an de aprilo kaj dekomence en Usono tre popularis. En la unua Terotago en 1970 20 milionoj da homoj partoprenis festajn aktivaĵojn.[1]

Dum dudek jaroj ambaŭ festotagoj en Usono celebriĝis samrange, kaj en aliaj landoj malpli intense atentiĝis.

Internacia signifo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1990 ambaŭ kampanjoj estis unuigitaj al vere internacia festotago, celebrata la 22-an de aprilo. En la unua tutmonda kampanjo en 1990 partoprenis 200 milionoj da homoj en 141 landoj. Tiu tutmonda kampanjo interalie ankaŭ servis kiel preparaĵo por la tria Pintkonferenco pri la Tero en Rio-de-Ĵanejro. En la jaro 2000 la tago atingis 5000 sociajn organizaĵojn en 183 landoj kaj partoprenis ĝin plurcent milionoj da homoj. La aktoro Leonardo DiCaprio estis oficiala gasto de la centra inaŭgura celebraĵo, kaj la tuta kampanjo aparte subteniĝis fare de la eksa usona vicprezidanto Al Gore.

En la jaro 2009 laŭ propono de la registaro de Bolivio la 22-a de aprilo fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj deklariĝis "Internacia Tago de la Patrino Tero".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]