Tutmonda loktrova sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unu el la 24 Navstar-satelitoj

Tutmonda loktrova sistemotuttera pozicitrova sistemo (angle Global Positioning System) kutime nomata birada sistemoGPS (la usona armeo ĝin nomas NAVSTAR GPS) estas satelita pozicitrova sistemo uzata por determinado de ekzakta pozicio kaj provizanta tre ekzaktan spacan referencon preskaŭ ĉie ajn sur la Tero aŭ en la tera orbito. Ĝi ekfunkciis oficiale la 17-an de julio 1995. Ĝi uzas aron de almenaŭ 24 satelitoj ĉe la meza tera orbito.

Ekde la lanĉo de la unua eksperimenta satelito en 1978, la birada sistemo fariĝis nepre bezonata helpilo al navigacio tra la tuta mondo kaj grava ankaŭ por fari novajn mapojn. La birada sistemo ankaŭ havigas la ekzaktan tempon por multaj instrumentoj kaj sciencaj studoj.

Moviĝo de la satelitoj
(videblaj (nigraj) kaj nevideblaj (ruĝaj)

En birilo sufiĉas indiki la ŝtaton, urbon, straton kaj numeron de la celloko, kaj kutime jam post kelkaj sekundoj aperas sur la ekrano la distanco al la loko, la vojo kiun oni sekvu, la tempo bezonata, la nuna rapideco, ktp. Ekzistas biriloj por aŭtoj, kiuj indikas nur vojojn, kiujn aŭtoj povas uzi, sed ekzistas ankaŭ biriloj por biciklantoj, promenantoj, ktp. Trajnoj uzas la biradan sistemon por informi la pasaĝerojn pri la pozicio kaj daŭro ĝis la venonta stacidomo.

Teknika funkciado[redakti | redakti fonton]

Birilo muntita en aŭto.
Porteblaj biriloj por ekz. migrado.

La birilo kalkulas ĝian pozicion tra mezurado de distancoj inter ĝi kaj tri aŭ pli da birilaj satelitoj. Mezuro de tempoprokrasto inter transsendado kaj ricevado de ĉiuj biraj signaleroj donas la distancon al tiuj satelitoj, ĉar la signaloj veturas je konata rapideco. La biraj signaleroj ankaŭ kunportas informojn pri la ekzakta loko de ĉiu satelito. La birilo povas kalkuli ĝian pozicion per plurlaterado (ang. trilateration) trovante la pozicion de kaj la distancon al almenaŭ tri satelitoj. Kutime biriloj ne havas perfektekzaktajn horloĝojn, kaj tial ĝi devas kontakti unu aŭ du pliajn satelitojn por korekti la eraron de la birila horloĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ofte modernaj teknikoj naskiĝas en la militista sfero kaj nur poste populariĝas ankaŭ en la civila mondo. Tiel okazis pri la birada sistemo. Jam meze de la pasinta jarcento militistoj sentis la bezonon precize scii, kie ili estas, ekzemple meze de praarbaro aŭ en dezerto. Por faciligi tion, Usono lanĉis aron da satelitoj. Kalkulante la relativajn distancojn al pluraj el ili, oni povis precize determini, kie oni estas. Usono nomis sian sistemon Global Positioning System (GPS) (tutmonda pozicitrova sistemo).

Kompreneble, en la periodo de la malvarma milito Usono ne longe restis la sola ŝtato kun birada teknologio. Sovetio baldaŭ sekvis kaj kreis sian Globalnaja navigacionnaja sputnikovaja sistema (GLONASS) (tutmonda naviga persatelita sistemo), kaj komence de la nuna jarcento la Eŭropa Unio decidis krei sian propran sistemon Galileo, por povi esti sendependa okaze de konflikto. Galileo laŭplane estos preta en 2011.

En decembro 1993 la usona sistemo GPS havis 24 satelitojn, kiuj kovris la tutan tersurfacon. Tio forte popularigis la sistemon, kaj ekde tiam tiu pormilita inventaĵo estis uzata ankaŭ por pacaj celoj. En luksaj aŭtomobiloj oni instalis aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas (la birilo), kaj krome indiki, kien oni veturu por atingi difinitan celon (la navigilo). Mezume 1,4 milionoj da biriloj estis produktataj jare en la fino de la 20-a jarcento. La unuaj estis tamen tro kostaj por mezuma ŝoforo. Pli popularaj iĝis la navigiloj kune kun la populareco de poŝkomputiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]