Tutmonda muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutmonda muziko estas popmuzika muzikgrupo el Germanio. Produktanto, komponisto, ludanto de ĉiuj instrumentoj: Rainer Conrad.

Kantistoj: Rainer Conrad, Karin Rossow, Enzo Picone.

La grupo estiĝis danke al la ideo de Gunter Koch, iama lernanto de Esperanto el la urbo Magstadt en suda Germanio, krei profesi-nivelan popmuzikon en Esperanto. Ĝi ekzistis nur en la jaroj 1991/1992 kaj neniam koncertis antaŭ esperantistoj. Ĝia sola publikaĵo, la albumo "Esperanto" eldonita en 1991 kiel kompaktdisko (la plej unua kompaktdisko en Esperantujo, 1.000 ekzempleroj) kaj muzikkasedo (5.000 ekzempleroj) vendiĝis nur malrapide, kio kaŭzis ioman seniluziiĝon ĉe la iniciatinto kaj la produktinto.

La kantojn verkis Rainer Conrad en la angla, sen publikigi ilin en tiu lingvo. Al Esperanto ilin tradukis Eckhard Bick, Adolf Burkhardt kaj Frank Stocker.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto (1991)
  1. Kiam ni
  2. Mia muziko
  3. Ne paŝu for
  4. Esperanto
  5. Guitarano (instrumenta)
  6. Via nokto
  7. Tragedio
  8. Ne plu
  9. Ŝi klasikas, mi rokemas
  10. La rakonto de la amo
  11. Ho soleco
  12. Mia Ĝuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]