Tutmondaj ĵamboreoj
El Vikipedio
La 20a tutmonda ĵamboreo en Tajlando (2002-2003).
Skolta ĵamboreo estas tre granda internacia skolta renkontiĝo.
Ĵamboreo ŝajne estas anglalingva vorto zulu-devena, kiu signifas "renkontiĝo" kaj kiu estis ekuzita de Baden-Powell, la fondinto de skoltismo, por priparoli skoltajn renkontiĝojn.
Ĉiun kvaran jaron okazas skolta tutmonda ĵamboreo, kiu arigas skoltojn de ĉie.
Organizas la ĵamboreon landa skolta asocio (aŭ, en landoj kie estas pluraj asocioj, landa skolta organizo) sub kontrolo de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM).
Ĵamborea kalendaro[redakti]
- 1920 : 1a tutmonda ĵamboreo en Olympia (
Britio) - 1924 : 2a tutmonda ĵamboreo en Ermelunden (
Danio) - 1929 : 3a tutmonda ĵamboreo en Birkenhead (
Britio) - 1933 : 4a tutmonda ĵamboreo en Gödöllö (
Hungario) - 1937 : 5a tutmonda ĵamboreo en Vogelenzang (
Nederlando) - 1947 : 6a tutmonda ĵamboreo en Moisson (
Francio) - 1951 : 7a tutmonda ĵamboreo en Bad Ischl (
Aŭstrio) - 1955 : 8a tutmonda ĵamboreo en Niagara-on-the-lake (
Kanado) - 1957 : 9a tutmonda ĵamboreo (« jubileo de B-P ») en parko de Sutton (
Britio) - 1959 : 10a tutmonda ĵamboreo en Laguna (
Filipinoj) - 1963 : 11a tutmonda ĵamboreo en Marathon (
Grekio) - 1967 : 12a tutmonda ĵamboreo ĉe ŝtata lago Farragut (
Usono) - 1971 : 13a tutmonda ĵamboreo en Fujinomiya (
Japanio) - 1975 : 14a tutmonda ĵamboreo en Lillehammer (
Norvegio) - 1979 : Tutmonda ĵamboreo organizita en
Irano, sed ne okazis pro politika situacio de la lando. - 1983 : 15a tutmonda ĵamboreo en Kananaskis urbo (
Kanado) - 1987 : 16a tutmonda ĵamboreo en Sidnejo (
Aŭstralio) - 1991 : 17a tutmonda ĵamboreo en nacia parko de Soraksan (
Sud-Koreio) - 1995 : 18a tutmonda ĵamboreo en Dronten (
Nederlando) - 1998-1999 : 19a tutmonda ĵamboreo en Picarquin (
Ĉilio) - 2002-2003 : 20a tutmonda ĵamboreo en Sattahip (
Tajlando) - 2007 : 21a tutmonda ĵamboreo en Chelmsford (
Britio). Tiu ĵamboreo celebris la centjariĝon de skoltismo. - 2011 : 22a tutmonda ĵamboreo en
Svedio