Tux

El Vikipedio

(Alidirektita el Tuxx)
Saltu al: navigado, serĉo
Pri la aliaj signifoj de TUX rigardu en TUX.

Tux (en Esperanto prononcu [tuks]), la Linuksa pingveno.
Kopirajto ĉe Simon Budig

Tux (Esperanta prononco [tuks]), bone nutrita, feliĉa, rondkorpa pingveno; maskoto de la libera mastrumsistem-bazo Linukso. La nomon proponis James HUGHES, mallongigante el TORVALDS Unix. Bazo de tiu ideo estas supozeble ke pingvenoj laŭaspekte ŝajnigas porti smokingon (en la angla: tuxedo, [tʌkˈsiːdoʊ]).

[redakti] Historio

En junio 1996 Linus TORVALDS anoncis ke Linukso havu emblemon: la pingvenon. La decido kreskis el vojaĝo tra Aŭstralio, 1993: TORVALDS vizitis akvariejon kaj tie sentis grandan simpation pri la »Fairy«-pingvenoj (nanaj pingvenoj). 1996, serĉante « belan » emblemon, li tuj pensis pri la pingvenoj. Sed post la deklaro kelkaj homoj ne kredis ke malgranda, dika pingveno povus esprimi la elegantecon de Linukso. Kelkaj rekomendis alian, nome vulpon. TORVALDS sin defendis per la argumento: « Verŝajne vi ankoraŭ ne vidis ĉagrenan pingvenon kiu alŝtormas per pli ol 100 mejloj pohore. »

La originan Tukso-grafikaĵon kreis Larry EWING per la libera grafik-programo GIMP, kaj li kun tiu kondiĉo permesis la uzon:

Permission to use and/or modify this image is granted provided you acknowledge me lewing@isc.tamu.edu and The GIMP if someone asks. Fonto: retpagho de EWING [1]
(laŭenhava traduko: «Oni rajtas uzi kaj/aŭ modifi tiun bildon. Kondiĉo: Se iu demandas, oni devas nomi ke mi – lewing@isc.tamu.edu – estas la kreinto, kaj devas indiki la programon GIMP)

Jeff AYERS diras ke Linus TORVALDS havis «fiksiĝon al ne-flugkapablaj, dikaj akvobirdoj», kaj TORVALDS raportas ke pingveno lin mordetis kaj tiel lin infektis per «pingvenitiso» – «pingvenitiso kaŭzas ke vi nokte maldormas por pensi nur pri pingvenoj, kaj ke vi sentas fortan simpation pri ili.» Tiu «malsano» kompreneble estas nura ŝerco, sed ke lin mordetis pingveno okazis reale.

Tukso iĝis simbolo por Linukso kaj por la socio je liberaj programoj. La brita grupo de Linukso-uzantoj eĉ adoptis kelkajn pingvenojn de la zoolgia ĝardeno en Bristol.

En sia biografio »Just for Fun« Linus TORVALDS skribas:

«Sed Linus ne volis iun ajn pingvenon. Lia pingveno aspektu feliĉa, samkiel ĵus ĝuinta grandan bieron kaj plej bonan seksumadon de sia vivo. [...] Li estu unika. Tial [...] la Linukso-maskoto havas oranĝkoloran bekon kaj oranĝkolorajn piedojn, do aspekas samkiel pingveno kies patrino estis anaso. Samkiel Daisy DUCK dum tra-antarktika ŝipvojaĝo sendeciĝis kaj havis sovaĝan seksumad-aventuron kun indiĝena plumbesto.»

Hodiaŭ la kompjutilistoj kunligas la imagon de pingveno kun Linukso; oni ofte aŭdas diraĵon: «Kio malkapablas flugi malkapablas kraŝi» – do, Tukso samtempe indikas la stabilan, malkolapseman funkciadon de Linukso.

[redakti] Literaturo

  • Linus TORVALDS kaj David DIAMOND:
Just for Fun – The story of an accidental revolutionary New York: Texere, 2001, ISBN 1-58799-080-6 (anglelingva eldono)


[redakti] Retpaĝoj

  • La origina Tukso-grafikaĵo [2] (anglelingve)
  • Kiel kreiĝis pluŝa Tukso [3] (germanlingve)
  • Liberaj brod-modeloj kaj planoj por mem tajlori pluŝan Tukson [4] (germanlingve)
  • Kompleta historio de Tukso [5] (anglelingva)
  • Ŝaltiloj al la temo »Tukso« [6], en la »Open Directory Project« (anglelingva)
  • La LWN pingvena galerio [7]
  • Tukso el koloraj litertipoj [8]
  • "Modified vector Linux penguin" (Modifita vektora Linuksa pingveno laŭ Anja Gerwinski bazita sur grafiko de Simon Budig)
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Tux