Tvøroyri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tvøroyri
feroe: Tvøroyri, dane: Tværå
urbo
Oficiala nomo: Tvøroyri
Lando Danio Danio
Insularo Ferooj
Insulo Suðuroy
Komunumo Komunumo Tvøroyri
Parto de Atlantiko
Situo Tvøroyri
 - koordinatoj 61° 33′ 21″ N 06° 48′ 12″ U / 61.55583 °N, 6.80333 °U / 61.55583; -6.80333 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 43,0 km² (4 300 ha)
Loĝantaro 1 727 (2011)
Denseco 40,16 loĝ./km²
Fondo 1836
Urbestro Kristin Michelsen
Horzono OET (UTC+0)
 - somera tempo OEST (UTC+1)
Poŝtkodo FO 800
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Tvøroyri
Retpaĝo: www.tvoroyri.fo
Preĝejo de Tvøroyri
Strato
Deponejaj domoj

Tvøroyri (dane Tverå) estas dua plej granda komunumo sur insulo Suðuroy, Ferooj. Ĝi situas en centro de la insulo, tiel ĝi havas centran rolon. Ĝi havis 1155 loĝantojn en 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur orienta parto de Suðuroy, sur norda parto de Trongisvágsfjørður. Ĝi apartenas administre al distrikto Tvøroyri, kiu estas la plej loĝata inter la distriktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni fondis la komunumon en 1836, poste tie funkciis unu deponejo de reĝa komerca monopolo ĝis 1856. La komunumo povas danki sian establon same al tiu depono.

La preĝejo situas supre de la vilaĝo, tiel ĝi estas bone videbla eĉ el malproksimo. Ĝin planis la kopenhaga konstruisto Viggo Bertram, oni antaŭkonstruis ĝin en 1907 en Norvegio, poste oni transportis ties pecojn en la nunan lokon, kie oni plenkonstruis kaj konsekris ĝin en 1908. Oni transportis la malnovan preĝejon -konstruitan en 1856 – al Sandvík.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tvøroyri havas grandan fiŝ-prilaboran uzinon, kiu ekfunkciis en 1975.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La pramo de Tórshavn alvenas ĉe Drelnes, kiu situas ĉe alia flanko de la insulo, tiel la veturo al la ĉefurbo daŭras du horojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la centro, super la haveno situas Hotel Tvøroyri. Inter ili troviĝas placo pavimita per plataj ŝtonoj, kie oni pli fure sekigis la fiŝojn per la suno, vento. La malnovajn domojn ĉirkaŭ ĝi konstruigis la reĝa komerca monopolo.

Supre la haveno funkcias muzeo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En ĉiu nepara jaro, oni organizas, aranĝas tie la festivalon Jóansøka; en la paraj jaroj, la festivalon gastigas Vágur. Tie sporta, kultúra, muzika festivalo en junio estas la plej grava aranĝo de Suðuroy.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La futbala teamo de la komunumo estas TB Tvøroyri, kiu ludas la matĉojn en la Stadiono de Sevmýri.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Tie vivis kaj mortis Kristian Djurhuus (1895–1984), politikista, ima ĉefministro de Ferooj
  • Tie laboris kiel instruisto Peter Mohr Dam (1898–1968), politikisto, iama feroa ĉefministro
  • Tie naskiĝis Atli Pætursson Dam (1932–2005), politikisto, iama feroa ĉefministro*
  • Tie naskiĝis Jóannes Eidesgaard (1951–), politikisto, iama feroa ĉefministro