Tyniec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la abatejo

Tyniec estas abatejo en la suda Pollando. Nome al la abatejo de bediktanoj en la loko Tyniec, situanta rekte apud la bordo de Vistulo. Ĝi dum jarcentoj troviĝis apud Krakovo, kiu nun plikonstruiĝinte ensorbigis Tyniec en siajn administraciajn limojn.

La unuaj spuroj de la homa setlado ĉi tie devenas el pli fora tempo. Oni loĝis ĉi tie jam 3 mil jarojn antaŭ nia erao. La kreiĝo de la abatejo laŭ la tradicio estas ligita kun la pola reĝo Kasimiro la Renoviganto. Ni povas marĝene aldoni, ke li estis filo de Mjeŝko la 2-a, kiu laŭ la tradcio establis la urbon Kielce, pritraktitan de ni antaŭ unu semajno. Kasimiro la Renoviganto establis la abatejon por helpi en la daŭra kristanigo de la lando, ĉar preskaŭ 100 jarojn post la simbola bapto de Pollando homoj ankoraŭ praktikis la paganajn ritojn. La establita en la 1044-a jaro abatejo ekde sia komenco estis tre firme ligita kun la flegado de poleco. Ĝi subtenis la klopodojn de la reĝo la Vladislavo la Kubuta unuigi la dispartigitan landon, kio finfine okazis en la 1320-a jaro. Tiam tamen subtenanoj de ĉeĥa reĝo, kiu ankaŭ aspiris fariĝi reĝo de Pollando venĝe damaĝis la abatejon. Ankaŭ atakoj de tataroj detruis la ĵus rekonstruitan monaĥejon. Tiam oni ordonis ĉirkaŭi ĝin per dika masonita defendomurego kaj en Tyniec dum laŭvicaj 5 jarcentoj garnizonis parto de la reĝaj trupoj, ĉar la abatejo rolis samtempe kiel limfortikaĵo. En la 15-a jarcento oni plukonstruis la klostron kaj tiam ankaŭ kreiĝis gotikstila preĝejo. Kompare kun la antaŭa ĝi akiris 3 novajn navojn kaj korusejon. Ĝis hodiaŭ saviĝis tri aloj, fenestroornamoj kaj fragmento de enirpordego kaj la preĝejo daŭre fidelas al la gotika konstru-plano.

La 16-a jarcento estis difinata en Pollando kiel la ora epoko kaj ankaŭ al la abatejo ĝi alportis eksterordinaran evoluon. La iama klostro fariĝas la reprezenta sidejo de la abateja prioro. Hodiaŭ troviĝas en ĝi la gastdomo. La riĉa ekipaĵaro de la abatejo igis la liturgion pli pompa, ĝi ankaŭ plialtigis la klerignivelon en la ĉeabateja lernejo kaj signife influis la grandiĝon de la monaĥeja biblioteko. Konforme al la modo en la 17-a jarcento la abateja ornamo kaj ekipaĵaro estis ŝanĝitaj je barokstila, oni plukonstruis ankaŭ 6 navojn, sed la militoj de tiu ĉi periodo preskaŭ ĝisfunde detruis la abatejon kaj ĝiajn posedaĵojn. Denove tamen en la 18-a jarcento la monaĥa komunumo brile evoluis kaj la loka biblioteko troviĝanta en ĝia suda alo kreskis. Elstara arkitekto Francesco Placidi projektas la altaron el la nigra marmoro, al la sankta Triuno kaj al la patronoj de la abatejo, sanktaj Petro kaj Paŭlo. Bedaŭrinde la 18-a jarcento signifis ankaŭ la dispartigojn de Pollando inter Aŭstrujo, Prusujo kaj Rusujo. Lastmomente la tragedion klopodis kontraŭbatali la tn. Bar-konfederacio. Ĝiaj partoprenantoj transformis la abatejon en la defendolokon. En la fortikaĵo ili decidfirme rezistis la rusajn sieĝojn. La batalantoj estis tiom malmodestaj, ke ili faris eĉ militaran ekskurson kaj konkeris la troviĝantan proksime Wawel-kastelon, kiun sekve ili defendis dum 3 monatoj. Post tiu periodo la konkerintoj suferis nutraĵmankon kaj devis kapitulaci. La bataloj rujnigas la abatejon. Kiam ĝi ektroviĝis en aŭstraj manoj la monakoj denove plenengaĝite zorgis pri ĝia rekonstro. Bedaŭrinde la aŭstaraj regantoj likvidis la abatejon. Unue sian rezidejon en ĝi havis episkopoj, sed ankaŭ ĝi estis baldaŭ translokita al Tarnów. Tamen episkopo, kiu cetere estis germano savis kion li nur povis: liturgiajn instrumentojn, liturgiajn vestaĵojn kaj librojn el la fama abateja biblioteko. Ilian grandan parton oni povas nun admiri en la ĵus menciita Tarnów. Samperiode la abatejon damaĝis incendioj. En la 1844-a jaro en Tyniec mortis la lasta benediktana monako. Dum preksaŭ 100 jaroj poloj benediktanaj povis izoliĝi en la belga abatejo de sankta Andreo. Nur kardinalo princo Adam Sapieha permesis al benedikantoj venigis al Tyniec-abatejo. 11 monakoj ekloĝis en ĝi la 29-an de julio de la 1939, unu monaton antaŭ la eksplodo de la 2-a mondmilito.

Aktuale bele situanta sur la sabloŝtona altaĵo abatejo plenumas ekskluzive religiajn funkciojn. De la abateja situo eblas admiri la pitorestan panoramon de Vistulo kaj troviĝantan malantaŭ ĝi vilaĝon Piekary. En la klostrocentro videbliĝas la restaĵoj de la malnova murego kaj en la sud-orienta parto troviĝas la malnova, 17-jarcenta linga puto, konstruita sen najlouzo. En la internaĵoj de la preĝejo antaŭ 40-aj jaroj oni malkovris tombojn de 7 abatejaj prioroj kaj eksteroridnaran vojaĝkalikon, kiu aktuale troviĝas en Wawel-kastelo.