Tyrannobdella rex

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tyrannobdella rex estas parazita hirudospecio, malkovrita en 1997 en Peruo, taksonomiita en 2010. Ĝi adheras sur mukohaŭto de mamuloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tyrannobdella rex havas - male al aliaj hirudoj - nur solan makzelon, sed relative grandajn dentetojn, pro kio ĝi ricevis la nomon aludante al saŭro Tyrannosaurus rex.

La juna hirudo kun korpogrando de kelkaj milimetroj mordas en la mukohaŭton kaj nutras sin per sango de la mastro. Male al aliaj sangosuĉaj hirudoj, Tyrannobdella rex ne deiĝas post la sangopleniĝo, sed restas plu je la loko. Post tempo, ĝi povas atingi grandon de ĝis 7 cm.

Tyrannobdella rex preferas la mukotavolon de la buŝa kaj naza kavo. Okazis ankaŭ adhero en seksaj organoj (precipe en vagino), sed eĉ en okulo.

Damaĝo[redakti | redakti fonton]

Se la Tyrannobdella rex atakas la nazan kavon, tio povas okazi kapdolorojn. Pro ties grando, oni povas rimarki ĝin nur post semajnoj.