Tyyne Leivo-Larsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tyyne Leivo-Larsson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1902 (1902-03-03)
en Polyany
Morto 1-an de aŭgusto 1977 (1977-08-01) (75-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperantofinna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo politikistoesperantistodiplomato
vdr

Tyyne Leivo-Larsson (nask. 3-an de marto 1902, mort. 1-an de aŭgusto 1977) estis finnlanda esperantisto, ambasadoro, ministro kaj parlamentano. Ŝi lernis esperanton en 1919. Ŝi estis elektita al Finnlanda parlamento en 1948 kaj tie ŝi reprezentis Socialdemokratan partion ĝis 1957. Ŝi estis ministro pri sociaj aferoj inter 1948–1950, 1954–1957 kaj 1958. En 1958 ŝi funkciis kiel vica ĉefministro kaj dum oficvojaĝo de la ĉefministro ŝi estis la unua virino en Finnlando, kiu prezidis la registaron. Ŝi estis la unua finnlanda virino, kiu funkciis kiel ambsasadoro en Oslo de 1958 ĝi 1965 kaj en Rejkjaviko de 1959 ĝis 1965. En Oslo ŝi prelegis foje en Esperanto-klubo de Oslo. Poste ŝi estis elektita al parlamento el Socialdemokrata ligo de laboristoj kaj etkampuloj de 1966 ĝis 1969. Ŝi edziniĝis kun Bror Nils Larsson en 1937. En Universala Kongreso en Helsinki en 1969 ŝi prelegis pri socia protekto en Finnlando.