Uĉansuo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uĉansuo
La rivero Uĉansuo en Jalto
La rivero Uĉansuo en Jalto
rivero
Bazaj informoj
Longeco 8,4 km
Akvokolekta areo 38 km²
Averaĝa trafluo 0,37 m³/s
Fluo
Fonto Sudaj deklivoj de la Ajpetra altebenaĵo
- Alteco super marnivelo 1 233 m
- Koordinatoj 44° 29′ 44″ N, 34° 4′ 37″ O (mapo)44.49555555555634.076944444444
Enfluejo Nigra maro (ene de Jalto)
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 44° 29′ 21″ N, 34° 9′ 48″ O (mapo)44.48916666666734.163333333333
Geografio
Landoj Ukrainio
Map
Uĉansuo
vdr
Tiu ĉi artikolo temas pri rivero. Ekzistas ankaŭ la artikolo pri la samnoma akvofalo.

Uĉansuo (ruse Учан-Су, ukraine Учан-су, krime-tatare Uçan Suv) estas negranda rivero sur la Suda Bordo de Krimeo. La nomo de la rivero havas krime-tataran devenon kaj signifas laŭvorte "fluganta akvo". La rivero famas pro la samnoma akvofalo, kiu troviĝas kelkajn kilometrojn for de Jalto kaj estas unu el la plej famaj naturaj vidindaĵoj de la regiono.

La river-fonto troviĝas sur la sudaj deklivoj de la Ajpetra altebenaĵo sur la alto de proksimume 900 metroj super la marnivelo. En la supra parto la rivero troviĝas en sufiĉe mallarĝa kaj kruta intermontejo. Proksimume je 2 kilometroj for de la fonto la rivero formas la samnoman akvofalon. Sub la akvofalo la fluejo de la rivero iĝas malpli kruta; ĝi fluas tra la okcidenta parto de Jalto (inter la montetoj Darsano kaj Te-monteto) kaj fine alfluas la Nigran maron ene de la centra parto de la urbo.

La plej alta akvonivelo de la rivero observeblas aŭtune kaj vintre. Malofte en tre sekaj jaroj la rivero povas preskaŭ plene sekiĝi eĉ en sia malsupra parto. La akvo de la rivero estas uzata por irigacio (ĉe la akvofalo estas konstruita la akvokondukilo, kiu parte direktas la akvon al la Mogabia akvorezervujo apud Jalto).