Uĝda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uĝda
urbo • municipo de Maroko • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 60000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 614 000  (2023) [+]
Loĝdenso 6 369 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 41′ N, 1° 55′ U (mapo)34.686666666667-1.9113888888889Koordinatoj: 34° 41′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 470 m [+]
Areo 96,4 km² (9 640 ha) [+]
Uĝda (Tero)
Uĝda (Tero)
DEC
Uĝda
Uĝda
Situo de Uĝda
Uĝda (Maroko)
Uĝda (Maroko)
DEC
Uĝda
Uĝda
Situo de Uĝda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oujda [+]
vdr
Merkato

UĝdaOujda (la transskrivoj Uĵda, Veĝda kaj Ŭeĝda eblas) (en araba, وجدة) estas urbo oriente de Maroko kun populacio ĉirkaŭ duonmiliono de loĝantoj, kiu troviĝas je 15 km okcidente de la landlimo kun Alĝerio kaj je 60 km sude de la Mediteranea Maro.

Ĝi estas la ĉefurbo de la maroka regiono nome Orienta Regiono kaj naskiĝurbo de la estinta prezidanto de Alĝerio Abdelaziz Buteflika.

Oujda havas flughavenon kiu ricevas nombrajn internaciajn flugojn devenajn ĉefe de Eŭropo. Ĝi estas sidejo de la Universitato Mohamedo la 1-a, dediĉita al teknologio kie oni instruas kaj en franca kaj en angla kaj en araba.

La urbo estis fondita en la 10-a jarcento kaj estis ĉefurbo de la gento de Zenataoj. Ĝi estis rekonstruita en la 13-a jarcento de la sultano Abu Jusef. La francoj okupis ĝin dufoje (1844 kaj 1859). Kiam Maroko estis okupita de Francio, Oujda iĝis militista bazo por kontroli la orientan Marokon dum la kolonia epoko.

La tipa manĝaĵo estas la karan, preparata el kikeroj kaj akompanata de barida, trinkaĵo preparita el koncentrita suko el oranĝo aŭ citrono. La urbo havas tipan merkaton kilometran kiu estas ĉiutaga.

Estas du futballudejoj kaj loka teamo. La reĝo posedas tie (kaj en ĉiu grava urbo maroka) palacon kie somerumas ofte. Somere oni celebras muzikfestivaloj kie partoprenas naciaj kaj internaciaj artistoj.

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]