UŜE-eĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UŜE-EĤO)
UŜE-eĥo
gazeto
Formato 24x32 cm (en 1930),
32x48 cm (ekde 1931)

Posedanto Josef Zauner en Timiŝoaro, Rumanio
Redaktisto same Josef Zauner
Establodato januaro 1930

vdr

UŜE-eĥo en la 1930-aj jaroj estis esperantlingva politika gazeto por propagandi inter esperantistoj realigon de vizia "Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" (UŜE). Fondinto, eldonisto kaj redaktanto estis la germana instruisto, librovendisto kaj eldoninto Josef Zauner (1895-1959) en Timiŝoaro, Rumanio.

Unua numero aperis en januaro 1930; en tiu jaro aperis 4 numeroj kun entute 24 pagoj je formato 24x32 cm. De januaro 1931 ĝis julio 1933 sekvis pliaj 8 numeroj kun 32 paĝoj je plia larĝa formato 32x48 cm. Pri tiuj 12 unuaj eldonaĵoj la Enciklopedio de Esperanto publikigita en 1934 pozitive juĝis: "Vigla redaktado, interesaj artikoloj kaj lertaj ilustraĵoj pri la eŭropa problemo kaj por propono de UŜE". Ĝis la numero 35 de januaro 1935 la gazeto regule plu aperis en la pli vasta formato de 32x48 cm, kaj certe ankaŭ post 1935 daŭre aperis, nur ke pri tiu lasta periodo ĉi tie ankoraŭ ne notiĝis informoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Ĉar la eldoninto Josef Zauner mortis en 1959, laŭ la politiko de kopirajto komence de 2030 eblos en la vikimediaj projektoj libere alŝuti materialojn pri la gazeto, ekzemple ankaŭ la supre ligitan titolpaĝon de janaro 1935. Tiujn malmultajn jarojn ankoraŭ eblas atendi.