UAO-DLR Asteroid Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

UAO-DLR Asteroid Survey (angle por "Enketo pri Asteroidoj de la Observatorio de Upsalo kaj DLR") ankaŭ konata kiel Uppsala-DLR Asteroid SurveyUDAS estas astronomia kampanjo por serĉi kaj sekvi asteroidojn kaj kometojn, precipe la apud-terajn objektojn, en kunlaboro kun kaj subteno al la serĉoj de ATOj iniciatitaj de la WGNEO (Working Group on Near-Earth Objects[1]: angla por "Laborgrupo pri Apud-Teraj Objektoj") de IAU kaj de la Fondaĵo Spaceguard.

Ĉi tiu kampanjo estis kunlaboro inter la Observatorio de Upsalo (Svedio) kaj la Germana Centro pri Aera kaj Kosma Flugado (germane : Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt, DLR) en Germanio, ĝi estas la sekvo de la OCA-DLR Asteroid Survey kiu estis ĉesigita pro manko de mono. Oni ne konfuzu ĝin kun la Uppsala-DLR Trojan Survey (UDTS) kiu komencis kelkaj jaroj antaŭ UDAS.

UDAS komencis regulajn observojn en septembro 1999 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio Kvistaberg[2] post kelkaj provoj en 1998. Tiu projekto permesis la malkovron de 252 numerotitaj asteroidoj[3] inter 1966 kaj 1967, sub la nomo de Uppsala-DLR Asteroid Survey. Pluraj malkovroj de ATOj estis raportitaj al IAU.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Working Group on Near-Earth Objects, el la paĝaro de UNOOSA (United Nations for Outer Spac Affairs)(angle)
  2. Kvistaberg: Telescopes, el la paĝaro de la Observatorio Kvistaberg(angle)
  3. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]