Kombinaĵo de 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UC28)
Kombinaĵo de dek du stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco
Plia nomo UC28
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 120
Lateroj 240
Edroj 120 trianguloj, 24 stelokvinlateroj
Komponantoj 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 10-obla nepropra turnado S10
vdr

En geometrio, kombinaĵo de dek du stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo de unu paro de stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj en granda dudekedro, en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per egala kaj kontraŭa en paro angulo θ.

Kiam θ estas 36 gradoj, la kontraŭprismoj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj (sen turna libereco).

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 12 kvinlateraj kontraŭprismoj kun turna libereco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.