UK 1905

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

1-a Universala Kongreso de Esperanto, en ĉeesto de la kreinto de Esperanto, Ludwik Lejzer Zamenhof
Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, 7-12-a de aŭgusto 1905
688 aliĝintoj el 20 landoj.

La kongreso havis brilan sukceson, estis solvitaj diversaj gravaj problemoj, kiel ekzemple La Deklaracio pri Esperanto. La 9an de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis aprobitaj la Fundamento, la starigo de la Lingva Komitato kaj de la Organiza Komitato, la flago.


[redaktu] Enciklopedio de Esperanto :

Bildkarto kun foto de la kongresa kostumbalo, kun Zamenhof inter kongresanoj
Bildkarto kun foto de la kongresa kostumbalo, kun Zamenhof inter kongresanoj

Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo-ĉe-Maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK 7-12 aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Boulogne. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke L. L. Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur, ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj, precipe en Lingvo Internacia (1904, p: 271.), en kiu partoprenis krom L. L. Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio, pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per L. L. Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de L. L. Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" L. L. Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de L. L. Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo.
O. SIMON en EdE-B.

[redaktu] 100 jarojn poste...

La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia amikeca renkontiĝo Boulogne2005, kiu disvolviĝis en Bulonjo-ĉe-Maro dum Pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli subtenaj al Esperanto.

[redaktu] Vidu ankaŭ


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Boulogne 1905Ĝenevo 1906Cambridge 1907Dresdeno 1908Barcelono 1909
Vaŝingtono 1910Antwerpen 1911Krakovo 1912Berno 1913Parizo 1914
MILITO ........ Sanfrancisko 1915 ....... MILITO
Hago 1920Prago 1921Helsinki 1922Nurnbergo 1923Vieno 1924Ĝenevo 1925
Edinburgo 1926Danzig 1927Antwerpen 1928Budapeŝto 1929Oxford 1930