UK 1912
8-a UK, la 8-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo (Pollando) 1912. 1000 partoprenantoj ĉeestis.
L. L. Zamenhof diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.
Teatraĵoj prezentitaj
- Mazepa de Juliusz Słowacki, prezentis profesia trupo el la Urba Teatro de Krakovo je la nomo de J. Słowacki. Reĝisoris Ludwik Solski. Rolis : Stanisława Wysocka, Marian Knake-Marjański, Stanisław Stanisławki
- La Urso de Anton P. Ĉeĥov, prezentis amatora trupo de la Zamenhofa Artista Adeptaro gvidita de V. N. Devjatnin; tri rolantoj el tri landoj : ruso V. N. DEVJATNIN anglino F. L. Adela SCHÄFER, turko R. Rifaat.
Opero
- Halka, muziko de Stanisław Moniuszko, libreto de W. D. Wolski, prezentis profesia opertrupo el Łvov. Halka: Leonia Ogrodzka, Zofia: Stefania Z. Marynowicz, Janusz: Adam Orkoński, reĝa tablestro: Józef F. Munclinger.
Kuriozaĵoj
Laŭ aserto de lia nevo, Julius Glück renkontiĝis dum la kongreso kun Lenin.
Dokumentado
- Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Esperantista Centra Oficejo, 190 p
- Raporto pri la oka Kongreso de Esperantistoj (Krakovo 1912), Ned Katryn,Presa Esperantista Societo, 1912,99 p.
- Kongresa libro, Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Eld. la Organiza Komitato de la Oka, 88 p.
- Ilustrita gvidlibro tra Kraków kaj cirkauajo. - Kraków : "Polonia", [ca. 1912]. - 38 p. : ill. ; 17 cm - Note: Eldono de Societo "Esperanto"en Kraków. - Note: Omslagtitel: Kraków : urbo de jubilea kongreso 1912. (AB: 96 A 8 dl 14)
- Ilustrita gvidlibro tra Zakopane, Tatroj kaj Pieniny / en pola lingvo verkis Jan Ruskin. - Kraków : Organiza Komitato de la Oka Kongreso en Kraków, 1912. - 48 p. : ill. ; 15 cm - Note: Omslagtitel: Zakopane, Tatroj kaj Pieniny.
- Behrendt, Arnold, Universala leterafranko : raporto al la IIIa Kongreso de Universala Esperanto-Asocio, Krakow (11-18 Augusto 1912) / verkis Arnold Behrendt. - Dijono (Francujo) : Laborista Kooperativa Presejo, [1912]. - 16 p. ; 16 cm (AB: 96 A 1 dl 19)
- Julius Glück, red., LA JUBILEA KONGRESO DE ESPERANTO 1912 (La 3 VIIIa Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj kaj Oficialaj Dokumentoj
- La arkivo "Hertfordshire Archives and Local Studies" posedas materialon de "Sir Ebenezer Howard (1850–1928), iniciatinto de "Garden City movement". Ekzistas fotografaĵo de la britaj delegitoj al la kongreso. (laŭ EAB update : No. 41, April–June 2008 ★ N-ro 41, aprilo–junio 2008
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |