UK 1971
El Vikipedio
La 56-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1971, en Londono, Britio, kun 2071 partoprenantoj.
La Alta Protektanto estis Peter Studd, lord-urbestro de Londono, kaj prezidanto de la LKK estis John Wells.
Dum tiu ĉi kongreso okazis la unua konkurenceca baloto por la prezidanteco en la historio de UEA. E.L.M. Wensing prezentis sin kiel kontraŭkandidaton kontraŭ Ivo Lapenna, kvankam la elektokomisiono preferis ne mencii lin. Wensing ricevis 21 voĉojn, Lapenna 26. Wensing estis tamen elektita por la Estraro.
