UK 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 57-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1972 en Portlando, Usono, kun 923 partoprenantoj el 40 landoj. La kongresa temo estis "Monda turismo kaj lingva diverseco".

La Alta Protektanto estis Tom McCall, ŝtatestro de Oregono. Prezidanto de la LKK estis Jim Deer.

Polemiko dum la kongreso estis la samtempa okazigo de la Seminario en la sveda Frostavallen, kiun partoprenis pluraj aktivuloj, inter kiuj estraranoj de UEA, kio konkuris kun la UK. En tiu seminario estis akceptita la Principaro de Frostavallen.



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.