UK 1974
La 59-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1974 en Hamburgo, Germanio. Ĝi havis 1651 aliĝintajn partoprenantojn.
Historia fono [redakti]
Tiu ĉi Universala Kongreso restis en (malagrabla) rememoro ĉefe pro tio, ke UEA-prezidanto Ivo Lapenna je la komenco de la kongreso deklaris sian retiriĝon el ĉiuj funkcioj, kiujn li havis en la Esperanto-movado. Li havis kialojn supozi, ke li ne ricevos plimulton en la elektoj (jam tri jarojn antaŭe, en la 56-a UK 1971, li ricevis nur 26 voĉojn, la alia kandidato 21). Poste Lapenna asertis ke "puĉo", helpata de komunistoj, forigis lin el la ofico. Laŭ la historiisto Ulrich Lins Lapenna neniam povis pruvi tion. Cetere per sia demisio Lapenna ja mem forigis la eblecon de eventuala puĉo.
La naftokrizo, ekinta en novembro de 1973, bremsis la vojaĝemon kaj certagrade negative influis la kvanton de la aliĝoj.