UK 1981

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazis dum semajno inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 1981 en Braziljo, Brazilo. Ĝi havis 1749 partoprenantojn.

Tiu ĉi kongreso estis la unua en la suda globoduono, en evoluanta lando kaj la ĝis tiam plej granda ekster Eŭropo. La partoprenantoj venis el 49 landoj. Aliĝis 932 brazilaj kaj 113 argentinaj esperantistoj, 43 kongresamoj venis el aliaj sudamerikaj landoj. La 504 aliĝintaj eŭropanoj do estis malplimulto.

La gastiganta lando subtenis la kongreson per senpaga ejo, centoj da senpagaj litoj kaj senkosta produktado de kongresaj materialoj.

Je la komenco de la kongreso tri paraŝutistoj alteriĝis antaŭ la konstruaĵo de la Federacia Parlamento kaj transdonis Esperanto-flagon al Gregoire Maertens, la tiama prezidanto de UEA. La sekvan solenan inaŭguron en la ĉambro de la delegitoj prezidis la vic-prezidanto de Brazilo.





Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antwerpen 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000