UK 1985
El Vikipedio
La 70-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1985 en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝin vizitis 2311 partoprenantoj. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis Hermann Schmid, tiutempe kaj sume por pluraj jardekoj prezidanto kaj de la loka Esperanto-klubo kaj de la federacilanda Bavara Esperanto-Ligo.