UK 1999
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto > 84-a Universala Kongreso de Esperanto
84-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 1999 en Berlino, Germanio. Partoprenis 2.712 aliĝintoj. La kongresa temo estis "Tutmondiĝo – ŝanĝoj por paco?" Kiel kongresejo servis la larĝaspaca Internacia Kongresocentro "Internationales Congress Center (ICC)".
Alta protektanto estis prof. Roman Herzog, federacia prezidento de Germanio. Okazis la dua Nitobe-simpozio, organizata de Hans Erasmus, kun konataj eksteraj partoprenantoj.
Rektoro de la Internacia Kongresa Universitato estis nobelpremiulo Reinhard Selten. Kunlabore kun AIS San-Marino okazis AIS-IKU, aro da oklekciaj kursoj komplementantaj la Kongresan Universitaton.
[redaktu] mapo pri Berlin
Okaze de la kongreso estis produktita speciala mapo kun teksto en Esperanto.
[redaktu] membroj de LKK
Berlinanoj:
Ina Tautorat, Fritz Wollenberg, Detlev Blanke, Ulrich Becker, Helmut Krone, Detlef Hofmann, Peter Kühnel, Johan Pachter, Bengt-Arne Wickström, David-Emil Wickström

