UK 1999
La 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999 en Berlino, Germanio. Partoprenis 2.712 aliĝintoj. La kongresa temo estis "Tutmondiĝo – ŝanĝoj por paco?" Kiel kongresejo servis la larĝaspaca Internacia Kongresocentro "Internationales Congress Center (ICC)".
Alta protektanto estis prof. Roman Herzog, federacia prezidento de Germanio. Okazis la dua Nitobe-simpozio, organizata de Hans Erasmus, kun konataj eksteraj partoprenantoj.
Rektoro de la Internacia Kongresa Universitato estis nobelpremiulo Reinhard Selten. Kunlabore kun AIS San-Marino okazis AIS-IKU, aro da oklekciaj kursoj komplementantaj la Kongresan Universitaton.
Mapo pri Berlin
Okaze de la kongreso estis produktita speciala mapo kun teksto en Esperanto.
Membroj de LKK
- Ina Tautorat,
- Fritz Wollenberg,
- Detlev Blanke,
- Helmut Krone,
- Ulrich Becker,
- Werner Bormann,
- Detlef Hofmann,
- Peter Kühnel,
- Ursula Niesert,
- Johan Pachter,
- Frank Stocker,
- Sabine Trenner,
- Bernd-Arne Wickström kaj
- David-Emil Wickström
Eksteraj ligiloj