UK 2007

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto (japane: 第92回世界エスペラント大会 [dai kjū-ĵū-nikaj sekaj esperanto-tajkaj]) okazis en 2007 en la japana urbo Jokohamo en la Kanagaŭa-prefektujo, proksime al Tokio, inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto.

La kongresejo estis la kongresa palaco Pacifico Yokohama en la distrikto Minato Mirai 21 de la jokohama kvartalo Niŝi.

Enhavo

[redaktu] Internacia Kongresa Universitato

Okazis 8 prelegoj. Interalie parolis prof. Amri Wandel pri la temo "Orienta astronomio: gastosteloj en la galaksia fervojo".

[redaktu] Pliaj prelegoj, prezentoj

...okazis interalie pri hajko kaj sorobano. En speciala aranĝo oni memoris pri William Auld, kiu mortis en la pasinta jaro.

[redaktu] Teatro

"Galileo"

[redaktu] Organizaj aferoj de UEA

La kongreso elektis novan estraron. Prezidanto de UEA iĝis Probal Dasgupta

[redaktu] Solena fermo

Apartan atenton vekis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski. Parolante en Esperanto, li invitis al la Universala Kongreso 2009 al Bjalistoko.


REZOLUCIO DE LA 92-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009....... 2010


Esperanta Flago ESPERANTO Esperanta Flago
HistorioMovadoUniversalaj KongresojAsociojAktivulojEsperantistoj laŭ la nacieco
KomunumoKulturoLiteraturoMuzikoRadiofonioFilmojVerkistojEsperantologioKursoj
Portalo Esperanto
redakti