UK 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2015
Loko Lillo,  Francio
Ekde 25-a de julio 2015
Ĝis 1-a de aŭgusto 2015
← Antaŭa Sekva →
vdr
Solena malfermo de la kongreso
Kongresanoj antaŭ la kongresejo Lille Grand Palais

La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio. La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013.[1] Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj.[2] La kongreson partoprenis 2698 personoj.[3][4]

Kongresa temo[redakti | redakti fonton]

La kongresa temo de la 100-a UK estis Lingvoj, artoj kaj valoroj en la proksimiĝo de kulturoj. Ĝi ligiĝis al la okazanta Jardeko por la Proksimiĝo de Kulturoj[5] (2013–2022) de Unesko kaj emfazis la historian rolon de la Universalaj Kongresoj de Esperanto en evoluigo de la Esperanto-kulturo[6]. Apud la ofta lingva temero, oni verŝajne unuafoje eksplicite menciis en la kongresa temo arton.[7]

Programo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la kongresa programo okazis interalie solenaĵo en Bulonjo-ĉe-Maro (dum merkredo, la ekskursa tago), omaĝe al la 1-a UK okazinta tie en 1905, kiun partoprenis centoj de kongresanoj.[8]

Solena fermo[redakti | redakti fonton]

Parolado de Mark Fettes dum la Solena Fermo

La 1-an de aŭgusto 2015, dum ferma ceremonio de la UK, la kunordiganto de E@I kaj prezidanto de la LKK de la venonta 101-a UK en NitroPeter Baláž – post simbola transpreno de la kongresa flago sen antaŭa anonco publike sur la podio antaŭ ĉiuj kongresanoj svatiĝis (t.e. proponis edziniĝon) al sia plurjara koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis.[9]

Dum la fermo de la kongreso oni omaĝis al Osmo Buller, la aktuala Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu emeritiĝos komence de la jaro 2016. Lige al tio, la prezidanto de UEA Mark Fettes anoncis la nomon de lia anstataŭonto (publike konigitan jam la antaŭan tagon, komence de la kunsido de la komitato de UEA), kiu estas Veronika Poór (mem ĉeestinta en la salono).

REZOLUCIO[redakti | redakti fonton]

de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo

La 2 698 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto,

kunveninte el 80 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;

asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;

atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;

instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;

ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 493, el la 24-a de marto 2013
  2. Lille 2015 – kandidata urbo (arkiva paĝo)
  3. Belfrido, kongresa kuriero, n-ro 6
  4. Al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda. Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89). Kun minimume 20 kongresanoj reprezentiĝas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Ĉeĥio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38), Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20). Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 586 (2015-08-20)
  5. International Decades – UNESCO
  6. Vd Kongresaj temo kaj rezolucio en la revuo Esperanto de septembro 2015, paĝo 180
  7. Kongresa temo 2015. Arkivita el la originalo je 2014-08-22. Alirita 2014-08-20.
  8. Belfrido, kongresa kuriero, n-ro 5
  9. UK 2015 Lillo: Fermo (Edziĝpeto de Petro Baláž) (YouTube)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]