USA Today

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
News.svg USA Today
Lando Usono
Lingvo angla
Periodeco ĉiutaga
Ĝenro populara
Eldonkvanto 2,25 milionoj ekz.
Fondiĝis en 1982
Eldonejo 7950 Jones Branch Drive
Eldona urbo McClean, Virginio
Ĉefredaktoro John Hillkirk
Retpaĝo http://www.usatoday.com/
ISSN 0734-7456

USA Today (esperante: Usono Hodiaŭ) estas Usona ĵurnalo, kaj unu inter nur kelkaj ĵurnaloj kun tutlanda cirkulado. Ĝi estas la plej populara ĵurnalo en Usono, kaj la dua plej populara anglalingva ĵurnalo en la mondo, (The Times of India [esperante La Tempoj de Hindo] estas la plej multe legata).

Kreita en 1982, USA Today uzis koloron kontraste kun la New York Times kiu havis kromnomon de "The Grey Lady" (en Esperanto "La Griza Damo") pro ĝia nigrablankaj presaĵoj kaj fotoj. USA Today ankaŭ estas pli facile legebla ol aliaj pli tradiciaj ĵurnaloj.

Aktuale, la ĵurnalo havas averaĝan cirkuladon de 2,25 milionoj da kopioj ĉiutage.