USB-poŝmemorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝmemorilo kun kapacito de 256 MB.

Poŝmemorilo aŭ populare memorbastoneto estas eta flankaparato, kiun oni povas uzi kiel ekstran facile interŝanĝeblan memoraparaton por sia komputilo. Ĝi uzas fulmmemoron kaj USB-konektilon.

La interno de poŝmemorilo.

USB-memoriloj elektre nutriĝas per la USB-konekto al komputilo, ĉe kiu la memoro konektiĝas. Ili ne enhavas baterion, ne afekciiĝas pro polvoj kaj strioj, male al aliaj datumujoj kiel disketoj kaj datum-KDoj. Tio donas al ili grandan avantaĝon ĉar ili estas pli fidindaj.

Iliaj memorspacoj varias de kelkaj megabitokoj (MB) ĝis gigabitokoj (GB). En 2011 ekzistis porteblaj memoroj enhavantaj 256 GB-jn, kaj oni planas tiujn kun terabitokoj (TB). Nun troveblas memoriloj kun teknologio baziĝanta je komputilaj etaj fiksaj diskoj, kiuj atingas pli gravan memor-spacon kontraŭ pli malaltaj prezoj ol sammemorspacaj fulmmemoroj.

Kompare kun tradiciaj porteblaj memoroj, la datumfluoj estas ĝenerale pli rapidaj sed la alirtempoj pli longaj. Ili estas ankaŭ iom pli difektiĝemaj kaj varmiĝemaj okaze de intensa uzado. Krome ili estas iom pli volumetaj, tamen ankaŭ enteneblas en poŝo.

Laŭ publikigoj de produktantoj de USB-poŝmemoriloj, oni supozas, ke fulmmemoro povas konservi datumojn dum maksimume dek jaroj. La memorĉeloj de la poŝmemoriloj foruziĝas. Legi eblas laŭteorie sen limoj, sed la produktantoj garantias nur cent mil skribciklojn po memorĉelo, ĝis la vivdaŭro de la poŝmemorilo estos elĉerpita. Pro tio, kontrolelektroniko zorgas ke ofte uzataj memorlokoj kiel ekzemple la FAT estos ĉiam storitaj sur fizike apartaj regionoj de la memoro. Porteblaj aplikaĵoj kiel OpenOffice.org havas simile optimumitajn skribalirojn.