UTC+03:00

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UTC+3 en 2011: oranĝkoloro (somera tempo Northern Hemisphere), flavo (tutjare), helbluo - maraj areoj
Horzonoj en Eŭropo:
blua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00)
helblua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
ruĝa Centreŭropa Tempo (UTC+01:00)
Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00)
okro Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00)
Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00)
flava Kaliningrada Tempo (UTC+02:00)
helverda Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3),
Minska Tempo / Moskva Tempo
Helaj koloroj indikas landojn kiuj ne observas la someron tempon: Alĝerio, Belorusio, Islando, Maroko, Rusio, Tunizio kaj Turkio.

UTC+03 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de tri horoj al la Universala Tempo Kunordigita.

Tiu tempo uzatas en:

Kiel norma tempo (tutjare)

Orientafrika Tempo

Ekstreme Orienteŭropa Tempo (EEFT / FET)

Ekde septembro 2011 la sekvaj areoj en Orienteŭropo uzas UTC+3 tutjare:

Arabia Norma Tempo

Arabia Norma Tempo, aŭ AST, uzatas fare de iuj plejparte arablingvaj ŝtatoj en okcidenta Azio. Ĉar tiu geografia regiono plejparte situas en relativa proksimo al la tera ekvatoro, ne ekzistas granda diferenco en rilato inter tago kaj nokro dum la jaro, kaj sekve uzo de somera tempo ne indas. La Arabia Norma Tempo uzatas fare de la sekvaj ŝtatoj:[1]

Notoj:

  1. La plej okcidenta loko en kiu UTC+3 sen somera tempo aplikiĝas estas la rusia urbo Baltijsk (historie germane Pillau), en la Kaliningrada provinco, je 19°55′ oriente.
  2. La plej orienta loko en kiu UTC+3 sen somera tempo aplikiĝas estas fakte la plej orienta loko de Sauda Arabio, en la Emirlando Ŝarkija, lime al Omano, kun longitudo de pli-malpli55°20' oriente.

Kiel norma tempo (vintro en la norda hemisfero)

Antaŭa Moskva Tempo, antaŭ la 27-a de marto 2011; nun UTC+4. Vidu la noton sube.

Kiel somera tempo (somero en la norda hemisfero)

Orienteŭropa Somera Tempo - teritorioj observantaj la regulojn de Eŭropa Unio pri somera tempo

Landoj de Okcidenta Azio - observantaj variajn regulojn pri somera tempo

Notoj

  1. La 8-an de februaro 2011, la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev publikigis leĝon kiu malinstalis la uzon de somera tempo en Rusio. La leĝo antaŭvidis ke ĉiuj horloĝoj de Rusio antaŭeniros unu horon la 27-an de marto 2011, sed ne reiros la sekvan oktobron, kaj tiel okazis: La Kaliningrada Tempo UTC+3 restas do tutjara, kaj la Moskva Tempo UTC+4 same.
  2. Ukrainio uzis la horzonon UTC+2 plus regula orienteŭropa somera tempo inter la jaroj 1992 ĝis 2011, ĝis kiam la Ukrainia parlamento aldonis unu horon "en la teritorio de Ukrainio ekde la 27-a de marto 2011". Tiel, fakte la horzono UTC+3 iĝis la nova Norma Tempo. Post fortaj kritikoj de la amaskomunikiloj, la 18-an de oktobro 2011 la nacia parlamento nuligis la antaŭan decidon.


Tridek minutojn pli

Apartan horzonon UTC+3:30, do tempon de kvin horoj kaj duono antaŭ la Universala Tempo Kunordigita, uzas la tuta teritorio de Irano.

Referencoj