Ubuntu linukso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ubuntu
Ubuntu linukso
Programisto: Canonical Ltd / Ubuntu Fondaĵo
Lasta Versio: 8.04 (Hardy Heron) (je la 24-a de aprilo 2008)
Operaciumo: Linukso, BSD, Unikso
Tipo: mastruma sistemo
Kopirajto: GPL, LGPL, BSDL (libera programaro)
TTT-ejo: www.ubuntu.org
Emblemo de Ubuntu
Emblemo de Ubuntu

Ubuntu estas linuksa distribuaĵo, kiu ofertas mastruman sistemon por personaj komputiloj. Bazita sur Debiano, Ubuntu celas uzeblecon, regulajn aktualigojn (ĉiun duonjaron), facilan instaladon, kaj liberecon de kopirajtaj malpermesoj. Ubuntu estas subtenata de Canonical Ltd., privata entrepreno fondita de la sudafrika entreprenisto Mark Shuttleworth.

La nomo Ubuntu venas el la zuluaj kaj ksosaj lingvoj kaj signifas "Mi estas, ĉar vi estas". La devizo de Ubuntu, "Linukso por homoj", montras unu el ties ĉefcelojn: igi Linukson pli disponebla kaj facile uzebla. Pro sia facileco ĝi estas rigardata kiel la plej bona linuksa distribuaĵo por komencantoj.

La plej aktuala versio, Ubuntu 8.04 (Hardy Heron), estas eldonita la 24-an de aprilo 2008. Ubuntu estas havebla ankaŭ en Esperanto.

Enhavo

[redaktu] Historio kaj evoluigado

La unua eldono de Ubuntu okazis je 2004-10-20. Ĝi estis provizora forko de la projekto Debiano[1] Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[2], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas optimuma. Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de Gnome kaj aperas je unu monato post la apero de Gnome[3]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debian, ekzemple MEPIS, Xandros, Linspire, Progeny kaj Libranet, kiuj dependis de proprietaj programaroj, kaj kromaĵoj, la politiko de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debian kaj plejparte uzas liberajn programarojn[4].

La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debian. Ili havas la saman deb-formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT ka Synaptic.

Ubuntu estas financata de Canonical Ltd. Je 2005-07-08 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis komencan financon 10 milionojn da USD. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu sed, je 2006, ĝi estis dormanta.Ŝablono:Fact Mark Shuttleworth priskribis la fondaĵon porokaza fonduso por se Canonical ĉesos funkcii[5].

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Specifaj distribuaĵoj surbaze de Ubuntu

[redaktu] Referencoj

[redaktu] Diverse

[redaktu] Eksteraj ligiloj