Udega lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udega lingvo
lingvo • moderna lingvo
Central‑Eastern Tungusic
Parolantoj 103
Skribo cirila alfabeto, Udege writing systems
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ude
  Glottolog udih1248
Angla nomo Udege
Franca nomo oudihe
vdr
Udega alfabeto el lernolibro Minti oņofi, eldonita fare de E. R. Snejder de Uĉpedgiz en Leningrad en 1932

Udega lingvo estas lingvo de udegoj. Ĝi apartenas al sud-orienta (nanija) grupo de tungus-manĉura lingvaro. Ĝi estas parolata en kelkaj partoj de Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj de Rusio. Tuta nombro de parolantoj ĉ 1900 homoj (laŭ censo de 1989, pli nova informo ne disponebla). Pli kredinda, tamen, aspektas informo de Ethnologue laŭ kiu veraj parolantoj nombras ĉirkaŭ 100-200 kaj ili plejparte estas olduloj [1]

La udega estas plejparte uzata kiel parolata lingvo. En ĉiutaga vivo ĝin plej ofte uzas anoj de oldaj generacioj. Ĉiuj udegoj je iu nivelo regas la rusan, kelkaj ankaŭ parolas nanajanoroĉan. El tuta nombro de udegoj ĉirkaŭ 24,3% rigardas sin kiel denaskparolantojn de la udega; ĉ 17,6% flue parolas rusan kaj ĉirkaŭ 0,7% aliajn lingvoj de Rusio.

En fruaj 1930-aj jaroj por la udega estas kreita alfabeto surbaze de latina skribo. Ĝi estis komuna por udega kaj oroĉa, ĉar la oroĉa tiam estis rigardata kiel dialekto de la udega. La alfabeto aspektis jene:

A a Ā ā B в Є є D d Ӡ ӡ E e Ē ē
Æ æ F f G g H h I i Ī ī J j K k
L l M m N n Ņ ņ Ŋ ŋ O o Ō ō Ө ө
P p R r S s T t U u Ū ū W w X x
Y y Z z

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • О.П. Суник. Удэгейский язык // Языки мира: Тунгусо-маньчжурские языки. М., 1997.
  • (1985) “Отрицательные формы глаголов в удэгэйском языке (в сравнении с другими тунгусо-маньчжурскими языками)/The negative verbal forms in Udihe (in comparison with other Tungus-Manchu languages)”, Лингвистические исследования (1), p. 11–19. 
  • Gordon, Raymond G., Jr. (ed.). (2005) Ethnologue: Languages of the World. Dallas, Texas: SIL International.
  • Nikolaeva, Irina; Maria Tolskaya. (2001) A Grammar of Udihe. Walter de Gruyter.