Udegoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝamanismoortodoksismo
Udegoj
etno
Tunguz-manĉura grupo
Suma populacio
1 325
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
udega lingvorusa lingvo
Religio
vdr
Setlejo de la Udege en Rusio de municipaj distriktoj kaj urbaj distriktoj kiel procento de la tutsumo de ĉi tiu popolo en la Rusa Federacio. Laŭ la censo de 2010
Setlejo de la Udege en Rusio de municipaj distriktoj kaj urbaj distriktoj kiel procento de la tutsumo de ĉi tiu popolo en la Rusa Federacio. Laŭ la censo de 2010

Udegoj (en la udega lingvo: удээудэхе (udee aŭ udehe)) estas popolo vivanta en Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj en Rusio. Ili loĝas ĉe montaro Sihote-alin laŭ riveroj Ussuri (kaj ĝiaj alfluantaj branĉoj Ĥor, Bikin kaj Uman), Amur (Kur Kungari kaj Anjuj) kaj la riveretoj, kiuj alfluas al Tatara markolo - Samarga, Nelma, Edin ktp. La udegoj parolas la udegan lingvon, kiu apartenas al tungus-manĉura lingvaro. Udegoj vivtenas sin per ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado de ginsengo. Laŭ Sovetiaj kaj Rusiaj popolnombradoj ilia nombro kreskis ĝis la 1980-aj jaroj, sed malkreskis en 1990-aj jaroj. Nur malmultaj parolas la udegan lingvon.

Sovetia verkisto Aleksandr Fadejev verkis pri udegeoj en sia libro "La lasta el udegoj".

Jaro Nombro de udegoj
1926 1.357
1959 1.444
1970 1.469
1979 1.551
1989 2.011
2002 1.657

La plej grandaj udegaj vilaĝoj estas en

Ĥabarovska regiono: Gvasiugidi kaj Arsenjevo
Ĉemara regiono: Agzu, Krasnij Jar kaj Olon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]