Udiča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udiča
hungare: Vágudva
municipo
Municipo Udiča
Oficiala nomo: Udiča
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Považská Bystrica
Parto de Horné Považie
Montaro Blankaj Karpatoj
Loka parto Prosné
Naturmemorindaĵo Klapy
Konstruaĵo Akva rezervujo Nosice
Rivero Váh
Situo Udiča
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 00″ N 18° 24′ 00″ O / 49.16667 °N, 18.40000 °O / 49.16667; 18.40000 (mapo)
Areo 22,145733 km² (2 214,573 ha)
Loĝantaro 2 183 (31.12.2010)
Denseco 98,57 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Marikovská dolina
Unua skribmencio 1321
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 01
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PB
NUTS 513741
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Udiča
Retpaĝo: www.obecudica.sk
Portalo pri Slovakio

Udiča, hungare Vágudva estas vilaĝo kaj municipo de la Distrikto Považská Bystrica en la Regiono Trenčín de nordokcidenta Slovakio.

Udiča[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Udiča situas nordokcidente de Slovakio ĉe dekstra bordo de rivero Váh ĉe enfluo de Marikova rivereto, en distrikto de Považská Bystrica, regiono Trenčín. Ĝi kreas enirpordegon al la plej longa valo en distrikto Považská Bystrica, al la Marikova valo. Katastra regiono de Udiča troviĝas en la valo de meza fluo de rivero Váh, en norda parto de [Ilava] baseno, en limdisiĝo de montaroj Javorníky kaj Strážovské vrchy. Ĉirkaŭaĵo de Udiča apartenas al okcidenta Karpata montarsistemo.

De oriento Udiča najbaras kun vilaĝoj Stupné, Jasenica, Šebešťanová kaj urbopartoj de Považská Bystrica Orlové kaj Považské Podhradie, norde kun Hatné kaj Klieština, okcidente kun vilaĝo Nimnica kaj la urbo Púchov. Sudan limon kreas rivero Váh, malantaŭ la rivero troviĝas vilaĝo Milochov. De distrikturbo Považská Bystrica distancas je 8 km kaj de Púchov 10 km.

La vilaĝo konsistas el kelkaj lokaj partoj, iamaj memstaraj vilaĝoj. Malá Udiča (Malgranda Udiča), Veľká Udiča (Granda Udiča), Podvažie, Prosné, Upohlav, Uhry, Okrut (tiu civito ĉesis ekzisti pro konstruo de valbaraĵo „Priehrada mládeže“ en la jaro 1955, kaj loĝantojn oni translokigis en Udiča).

La komunumo Udiča estas la plej malalte kuŝanta vilaĝo en distrikto Považská Bystrica, ĝia centro kuŝas 291 m super marnivelo. La plej alta monto Klapy atingas 654 m super marnivelo. Plejparte monteta ĥotaro de Udiča larĝas 1302 ha. Prosné 665 ha kaj Upohlav 242 ha. En katastro de Udiča troviĝas Naturparko Klapy (654 m), signifa geologie kaj geomorfologie. Ĝi estas roka monto super valdigo Nosice, kreita de kalkŝtono, apartenanta al la plej riĉaj trovejoj de pulsatilo precipe sudflanke. Historiistoj konkludas, ke la nomo Klapy (Klapé) estas almenaŭ dumiljara.

Pulsatilo

Malantaŭ granda Klape solece staras ŝtono nomita Ciganino (Cigánka). Tiu ĉi ŝtono aspektas kiel virino kun infaneto surmane. Mito diras pri ciganino kiu ŝtoniĝis ĉi tie por puno. El pinto de Klape eblas bone vidi valdigon Nosice, valojn de Marikova kaj Papradno, Malgrandan Maninon, (Malý Manín), Javorniky, Biele Karpaty, kaj se vetero taŭgas, ankaŭ rokojn de Ruĝa Ŝtono (Červený Kameň), Malgrandan Fatron, (Malú Fatru). Eblas vidi urbojn Púchov, Považská Bystrica, Žilina, Bytča. Arbaroj plejparte koniferaj kreas proksimume kvaronon de la tuta areo.

Historio de la vilaĝo kaj de la ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

Laŭ lokuloj al nomo de la vilaĝo ligiĝas sekva rakonto:

Vintra rigardo al Udiču kaj frostitan riveron Váh.

Dum praaj tempoj niaj antaŭuloj vivtenis per fiŝkaptado. La rivero Vah kaj rivereto Marikovka estis plenaj de fiŝoj kaj niaj antaŭuloj sidadis ĉe bordo fiŝkaptante helpe de fiŝvergoj. Laŭ tio ricevis la vilaĝo nomon. Sed indas pripensi tion. Niaj antaŭuloj estis servutuloj kaj tio signifas, ke ili havis neniajn rajtojn. Se ili fiŝkaptus, certe alimaniere ol atendi hazardan kapton de fiŝo. Unu el pli bonaj manieroj estas fiŝkapta reto. Do, la nomo de Udiĉa ne devenas de fiŝvergo, sed devenas de „fumaĵi“. En la unua skriba mencio el la jaro 1321 oni mencias Veľká Udiča kaj Malá Udiča sub la nomo Duae willae Wdicha. De 1960-aj jaroj ekzistas nur unu nomo Udiča por unuigitaj partoj.

Arkeologiaj trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo de Udiča estas interesa ankaŭ arkeologie. Kune kun vilaĝoj Prosné kaj Upohlav ĝi apartenas inter la plej loĝataj areoj de distrikto Považská Bystrica. En Udiča jam de longe oni trovadis antikvajn produktaĵojn kaj ilojn el jaspolito kaj silikŝtono, devenantaj probable de neolitiko, ceramikon de soraba kaj puchova kulturoj, sed ankaŭ pecojn de slavaj ujoj.

En inta Malá Udiča, sur terasa montobazo de monteto Háj arkeologoj trovis setlejon el romia erao kaj ankaŭ antikvan slavan setlejon en la kotaro de Veľká Udiča sur la monto Klape oni trovis pecojn el tempo de popolmigrado, ŝtonajn akrigilojn, formojn por muldado de bronzaj spiraloj faritan el sabloŝtono. Eksterordinare signifa arkeologia trovejo troviĝas en Prosné. La plej grava trovejo estas en loko nomita Uhliská. Ĉi tie eblis savi multajn pecojn de ujoj, sed ankaŭ etaĵojn el bronzo, fero kaj vitro, kaj oni trovis ankaŭ oran monereton – 1/24 de kleta monero de tipo Athena Alkis. Ĉe detala esploro de la trovejo oni eksciis, ke ĉi tie en la 2-a kaj la 1-a jarcento a.K. estis oferloko de popolo de puĥova kulturo, kie oni oferadis produktojn, bestojn kaj homojn al tiamaj paganaj dioj. Dua la plej signifa trovejo estas burgeto de Puĥova kulturo en Prosné en loko nomita Zlatý kôň (Ora ĉevalo), kie oni trovis krom poterojn ankaŭ kelkajn ferajn aĵojn kiel agrafojn, buketojn, sagojn, najlojn, krampetojn. Onidire ĉi tie trovis ankaŭ oran moneron. La lasta loko en kotaro Prosné estas Hviezda (Stelo), kie troviĝas setlejo de soraba kaj puĥova kulturoj.

Komenco de la civito[redakti | redakti fonton]

Areo de nuna Udiča estis loĝita jam en neolitiko. En tempoj de romianoj ĉi tie staris signifa setlejo. La plej granda evoluo okazis en tempoj de soraba kaj puĥova kulturoj. Alternis ĉi tie multaj diversaj nacioj kaj triboj. Estis ĉi tie Keltoj, Avaroj, Hunoj, Skitoj, Gotoj kaj Sarmatoj. Oni ne kapablas precize diri kiam la civito ekestis, sed la unua skriba mencio troviĝas en dokumento el la 17-a de julio 1321 de hungara reĝo Karolo, kiu donacis ambaŭ Udiĉojn kun Prosné kaj Hatné al majstro Ondrej la filo de Kiliano. De tiam Udiča estis reĝa posedaĵo. De jaro 1333 ekzistis en Malá Udiča paroĥejo, kiu jam tiam ne estis nova, tio signifas, ke la civito ekzistis kelkajn jarcentojn antaŭe.

En la jaro 1471 ambaŭ Udičoj laŭ posedrajto alfalis al burga sinjoraro de Bystrica, al la gento de Podmanický. En la jaro 1598 Veľká Udiča ankoraŭ apartenis al burga sinjoraro de Považská Bystrica kaj en ĝi estis 30 domojn, el tio 13 kamparistaj kaj 17 senhavulaj (200 loĝantojn). Malá Udiča ĝis la fino de feŭdismo apartenis al kampnobeloj, neniam apartenis al iu burgo. Laŭ paroĥa kroniko komence de la 17-a jarcento loĝantaro konfesis evangelian religion kaj en Malá Udiča ili posedis preĝejon kaj paroĥon. En la dua duono de la 17-a jarcento sub influo de tiamaj gesinjoroj loĝantaro transiris al romkatolika religio.

Sigeloj de Veľká Udiča kaj Malá Udiča[redakti | redakti fonton]

Uzo de la unua sigelo de Veľká Udiča oni elesploris dum jaroj 1860–1884. Troviĝas en ĝi simolo IHS kaj kruco sub kiu estas tri najloj. Nedatigita sigelo de Malá Udiča estis uzita en la jaro 1780. En ĝia bildo troviĝas tri montetoj kaj el la meza monteto elkreskas tri kvinpetalaj floroj. Per kombino de ambaŭ sigeloj ekestis civita blazono de Udiča.

Vivo en vilaĝo en 18-a kaj 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Baza formo de kampara familio en ĉi tempo estis grandfamilio. Vivis kaj mastrumis tie geavoj, gepatroj kaj multnombraj infanoj. La plej alta aŭtoritatulo estis la patro. Mastrumado estis bazita je agrikulturo kaj bredado de hejmaj bestoj. La grundo apartenis al grandsinjoro, kamparisto estis nur uzanto. Oni kulturis grenon, kanabon, linon kaj terpomojn. La grenon oni falĉis per falĉileto, kaj draŝis per draŝiloj. Brutaron oni paŝtis tutjare, vintre aldonante nutraĵon. Ĉefa tirforto estis brutaro, pli riĉaj mastrumantoj posedis ĉevalojn. Hejme oni produktis precipe tolon kaj diversajn ilojn kaj aĵojn por hejma uzado. Udiča estis fama pro korbofarado kaj lignoskulptado. Inter ĉefaj vivtenfontoj de loĝantoj ĝis la jaro 1813 apartenis trunkflosado.

Por tradicia hejmo ĉefa manĝo konsistis el supo, gren- kaj legumenacaj kaĉoj, brasiko kaj parte ankaŭ terpomoj. Viandon oni manĝis nur malofte. Pano estis bakita el sekala faruno. Kiel dolĉigaĵo oni uzis mielon. Oni manĝis trifoje tage. Ĉefa manĝo estis matena. Familianoj manĝis kune el komuna manĝoplado per lignaj kuleroj.

Evoluo de Udiča[redakti | redakti fonton]

Kiel oni mencias en Puchova arkivo, sub la nomo „Maloudiĉa notaria oficejo“, ekzistis teritoria notariejo en Udiča de nememoreblaj tempoj. La notariejo troviĝis en Veľká Udiča ĝis la jaro 1952, kiam estis fermita. Civito Udiĉa posedis kronikon de nememoreblaj tempoj, sed en la jaro 1945 ĝi perdiĝis. En la jaro 1966 kronikisto fariĝis sinjoro Kováčik, kiu klopodis retrospektive noti okazaĵojn gravajn por Udiča. Li sukcesis fari tion nur ĝis la jaro 1919. De la januaro 1984 laboron daŭrigis Alica Haidlerová. En kronikon oni enskribis notojn pri okazaĵoj, vetero, rikolto, politikaj okazaĵoj, diversaj kuriozaĵoj kaj interesaĵoj.

En majo 1933 deputitaro traktis pri enkonduko de elektro al la civito, sed propono ne estis akceptita. Malgraŭ tio en la 17-a de aprilo 1945 civita deputitaro konsentis pri enkonduko de la elektro al ambaŭ Udičoj. Laboroj komenciĝis post la fino de la mondmilito kaj en la jaro 1955 la tuta civito estis elektrizita. En la jaro 1949 oni komencis konstrui valbaraĵon en Nosice. Ĝi nomiĝas „Priehrada mládeže“ (Valbaraĵo de junularo). Finkonstruita estis en la jaro 1957. La valbaraĵo servas por reguli fluon de akvo kaj por produktado de elektroenergio. Ekestis lago larĝa je 865 ha, kun volumeno de 36 milionoj m3 da akvo. Estis surakvigita civito Okrut, kaj Udiča ekkuŝis rekte ĉe bordo de rivero Váh. En la jaro 1955 estis konstruita akvokondukilo.

Poŝta oficejo estis en Udiča de la 1-a januaro 1961. Ĝis tiam ĝi apartenis sub poŝtoficejo en Považská Bystrica. La 9-an de majo 1971 metita baza ŝtono de multfunkcia konstruaĵo de Loka nacia komitato. Finkonstruita en la jaro 1976. La 25-an de septembro 1975 komencis kooperativo Jednota Púchov konstrui magazenon kaj publikan manĝejon. Finkonstruita en la februaro 1978.

El kvin civitoj nur unu[redakti | redakti fonton]

Je la 1-an de januaro 1959 laŭ decido de Regiona nacia komitato en Žilina oni kunigis civitojn Malá Udiča kaj Okrut al unu kun nomo Udiča. Poste estis aldonita ankaŭ civito Upohlav. De la 1-a julio 1979 parto de Udiča fariĝis ankaŭ Prosné.

La unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la 1-a mondmilito multaj viroj devis soldatiĝi. Foriris 120 viroj el kiuj 30 estis mortigitaj.

La Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Krom bombado de lernejo ne estis Udiča dum la Dua Mondmilito grave trafita. Je la 12-a de decembro 1944 anglousonaj aviadiloj faligis bomjbon al la vilaĝo kaj unu el ili trafis popolan lernejon kaj mortigis 5 infanojn kaj 2 instruistojn. Multaj infanoj estis vunditaj. Malgraŭ tio, ke sur teritorio de la civito ne okazis bataloj, sekvoj de milito restis. La civiton ĉirkaŭas grandaj kontraŭtankaj betonaj kvadroj.

En la jaro 1968 oni komencis konstruon de monumento por viktimoj de bombado de la lernejo. Pri konstruado havas meriton precipe sinjoro Michal Lecák. Monumenton projektis akademia skulptisto Stanislav Býroš el Bytča. La monumenton solene malvualis en la 7-an de septembro 1969 kaj ĝi estis enskribita en liston de memoraĵoj de Mezslovakia regiono.

Historio de paroĥo kaj preĝejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥon Udiča oni unuan fojon mencias en notoj de papaj dekonaĵoj el 14-a jarcento sub la nomo Edisa a Hodis. Udiča apartenas al paroĥoj kie luteranoj firme tenis sian kredon. Iam apartenis al paroĥo kiel filioj ankaŭ Okrut, Upohlav, Veľká Udiča, Prosné, Maríková, Klieština a Hatné. Kiam en la jaro 1755 fariĝis paroĥo Mariková, al Udiča restis nur kvar filioj: Okrut, Upohlav, Veľká Udiča kaj Prosné. Malnova preĝejo, laŭ kanonika vizitacio el la jaro 1674, estis konstruita el firma materialo, kun volbo super adorejo, sed la turo esis el ligno. Sur altaro troviĝis bildo de sankta Nikolao, sub triumfarko pendis kruco kun Jesuo Kristo.

Preĝejo en Udiča

El la jaro 1694 preĝejo jam estis en malbona stato. En tiu jaro la lignan turon alikonstruis al ŝtonan kaj riparis ankaŭ preĝejon. Por konstrui preĝejon imperiestro Jozefo la 2-a donacis 3,000 forintojn. Konstruon de la nuntempa preĝejo eblas observi laŭ notoj de paroĥa arkivo. En la jaro 1775 venis en Malá Udiča juna pastro, 25-jara paroĥestro Jozef Pažický, devenanta el riĉa familio, kiu dediĉis sian tutan familian havaĵon por la preĝejo. Bezonatan helpon donis ankaŭ lia patro, episkopo kaj helppastro. La preĝejo estis finkonstruita en la jaro 1783. Tion ĉi eblas legi en surskribo super venkoarko:

„Tiu ĉi preĝejo ekestis dum regado de imperiestro Aŭgusto Jozefo la II. el imperiestro-reĝa elspezo 3000 guldenoj kaj de ĉiuflanka helpo de la ĉielo.“ Solenan konsekron de la preĝejo faris episkopo Fuĥso dum konfirmacio, dimanĉe je la 22-an de junio 1788. La preĝejo estis konsekrita al sankta Mateo. Malnova paroĥejo estis ligna, sed ĉirkaŭ la jaro 1728 estis konstruita ŝtona poroĥejo. Ĝi estis uzata kum la tuta jarcento, malgraŭ ĝia humideco. En la jaro 1828 oni konstruis novan duetaĝan paroĥejon en klasikisma stilo. Ĝi havas oblongan planon kaj en reprezentanta salono troviĝas romantika murpentraĵo el 19-a jarcento.

Prosné[redakti | redakti fonton]

Rigardo al Udiča kaj Marikovska valo, malantaŭe videblas vilaĝo Prosné

La unua skriba mencio pri vilaĝo Prosné devenas el la jaro 1321 sub la nomo Prozna. Pli malfrue, precize en la jaro 1405, estas menciita kiel Prozne, en la jaro 1466 kiel Prosna. La jaro 1598 alportas nomon Proszne. Hungare tio estas Proszne aŭ Kölesfalu.

Prosné oni unuan fojon mencias 1321, kune kun patrina vilaĝo Udiča. Vilaĝo apartenis al familio de Hatňan, pli poste al bieno Považská Bystrica. En la jaro 1598 vilaĝo havis dek tri domojn, en la jaro 1784 tie jam estis 75 domojn kaj vivis 82 familioj, tio estas 402 loĝantojn. En la jaro 1828 tie estis 469 loĝantojn. Pasintece loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturo, poste ili laboris en industriaj entreprenoj ĉirkaŭaj.

Blazono: Vilaĝo Prosné havis unu konatan sigelon el la jaro 1748. En bildo troviĝas viro kun larĝa hakfosilo. Tiu ĉi sigelilo oni uzadis ankaŭ en la jaro 1884. La sigelo servis kiel modelo por nuntempa blazono de Prosné

Okrut[redakti | redakti fonton]

Sub nomo „Possessio Okruth“ la civito estas menciita jam en la jaro 1408. Ĝi apartenis al burgo Lednice, sed poste fariĝis posedaĵo de familio Okrucký (1571-1860), laŭ kiu ricevis

Nuntempo de la civito[redakti | redakti fonton]

Nun en la civito loĝas 2234 loĝantoj kaj ĝi apartenas al la plej loĝataj vilaĝoj en la distrikto. Vilaĝestro estas Jozef Slámka kaj civita deputitaro oni elektas ripete post kvar jaroj. En vilaĝo oni finkonstruis kanalan reton, akvopurigejon, akvokondukilon, kablan televidon, du ekologiajn infanajn ludplacetojn. Oni ĉi tie kreas taŭgan medion por entreprenistoj, por individua loĝej-konstruado kaj por kultura evoluo de la loĝantoj.

Panoramo de Udiča vintre
Panoramo de Udiča vintre
Panoramo de Udiča kaj rivero Váh de monto Holýš
Panoramo de Udiča kaj rivero Váh de monto Holýš