Udontani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udontani
Thesaban Nakhon • urbego
Administrado
Poŝtkodo 41000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 274  (2017) [+]
Loĝdenso 2 731 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 26′ N, 102° 47′ O (mapo)17.4253102.7902Koordinatoj: 17° 26′ N, 102° 47′ O (mapo) [+]
Areo 47,7 km² (4 770 ha) [+]
Udontani (Tajlando)
Udontani (Tajlando)
DEC
Udontani
Udontani
Situo de Udontani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Udon Thani [+]
vdr
Placo en Udontani

Udontani, taje อุดรธานี estas universitata urbego, kaj provinca ĉefurbo en norda Tajlando.

Universitato en Udontani
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Udontani kiel Udon Thani

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Udontani situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo laŭ alfluanta rivero de Mekongo. Laoso troviĝas je 50, Nakhonratĉasima 277, Ĉiang Mai 432, Bankoko 472, Hatjaj 1181 km-oj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Udontani
Budhisma preĝejo en Udontani

En la regiono oni loĝas 6000 jarojn. Dum la historio ĝi apartenis al Laoso aŭ regno de kmeroj, en la 18-a jarcento al Birmo, poste al Tajlando. Udontani mem estis fondita en fino de la 19-a jarcento. En la 1900-aj jaroj proksimume 46,700 vjetnamaj militrifuĝintoj migris al Udontani. Iliaj posteuloj daŭre loĝas tie, hodiaŭ tie estas la plej granda vjetnama minoritato de la lando. Dum la Vjetnama milito Usono havis tie aerbazon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Udontani estas grava oficiala kaj komerca centro centro, enirejo al Laoso, norda Vjetnamio kaj suda Ĉinio. La ĉirkaŭa regiono produktas rizojn, brutaron, lignojn kaj fiŝojn. Itala firmao havas koncesion por minadi kaŭstikajn kaliojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Udontani kuŝas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bankoko-Vjentiano. La urbego havas internacian flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Udontani troviĝas en la tropika klimato. La pluvsezono aŭ musonosezono daŭras de aprilo ĝis oktobro, la ceteraj monatoj apartenas al la seka sezono. Spite la nomon ankaŭ tiam pluvas, sed malpli. En la jaro pluvas resume 1241 mm. La temperaturo varias inter 22-32 °C.

Sanktejo en Udontani

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉina preĝejo en Udontani