Ueberstorf
| Ueberstorf | |
|---|---|
| Blazono de Ueberstorf | |
| Ueberstorf | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Sinĝino |
| Koordinatoj | 46°51′56″N 7°18′51″O / 46.86556°N, 7.31417°OKoordinatoj: 46°51′56″N 7°18′51″O / 46.86556°N, 7.31417°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2367 |
| Areo | 16,12 km² |
| Alteco | 5658 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3182 |
| Komunumkodo | 2308 |
| Mapo de Gurmels | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Gurmels estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2367 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Ueberstorf situas proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la federacia urbo Berno. La orientan komunumlimon formas la rivero Sinĝino, al kiu en la trilima punkto de Köniz, Schwarzenburg kaj Ueberstorf alfluas de oriente Schwarzwasser.
La komunumo konsistas el la vilaĝoj Obermettlen, (sur alteco de 740 m s.m.), Niedermettlen, (sur alteco de 657 m s.m.), Guldifeld, (sur alteco de 670 m s.m.), Bergli, (sur alteco de 665 m s.m.), Drittehüseren, (sur alteco de 618 m s.m.), Grossried, (sur alteco de 628 m s.m.), Geretsried, (sur alteco de 660 m s.m.), Riederen, (sur alteco de 631 m s.m.), Blattishus, (sur alteco de 665 m s.m.), Hermisbühl, (sur alteco de 678 m s.m.), Umbertsried, (sur alteco de 730 m s.m.), kaj Hostettlen, (sur alteco de 740 m s.m.).
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,12 km², de kiuj 18,5% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Ueberstorf limas en okcidento kaj nordo al Wünnewil-Flamatt, en nordoriento al Neuenegg (BE), en oriento al Köniz (BE), en sudo al Schwarzenburg (BE), en sudsudokcidento al Heitenried, kaj en sudokcidento al Sankt-Antoni.
Trafiko [redakti]
Tra Ueberstorf pasas la kantona vojo n-ro 233.1 de Flamatt al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas 3 kilometrojn sudokcidcente en Flamatt. Per la poŝtaŭtolinio de Flamatt al Albligen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Ueberstorf datiĝas el la jaro 1226 kiel Jeberinsdorf. Jam en la jaro 1143 estis menciitaj la Senjoroj de Mettlen, kiuj havis sian sidejon en hodiaŭ ne plu ekzistanta burgo en Obermettlen. Tiu burgo estis centro de malgranda senjorujo, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Kiburgo, de Habsburgo kaj de Thierstein. En la jaro 1442 la regiono de Ueberstorf estis aĉetita Friburgo. Ĝis 1538 ankaŭ Albigen apartenis al Ueberstorf, sed post la reformacio Albigen, kiu aliĝis al la nova kredo fariĝis parto de la berna Senjorujo Grasburg. Dum la Helveta Respubliko en la jaro 1798 ĝis 1803 kaj la postaj jaroj ĝis 1831 Ueberstorf apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝis la enkonduko de la nova kantona kostitucio ĝi estis parto de la germana distrikto kaj ek de 1848 ĝi apartenas al la distrikto Sinĝino.[2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Moritz Boschung: Ueberstorf en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-10)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Ueberstorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj [redakti]
|
||||||