Uedo Aŝ Ŝati
El Vikipedio
Koordinatoj: 28°0′0″N 13°0′0″O / 28°N, 13°O
| Distrikto Uedo Aŝ Ŝati وادي الشاطئ |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Adiri |
| Areo | 97 160 km² |
| Loĝantaro | 78 532 (stato de 2006) |
| ISO-kodo | LY-SH |
Uedo Aŝ Ŝati - arabe وادي الشاطئ, latinliterigo laŭ DMG Wādī aš-Šāṭiʾ - estas distrikto de Libio, en la okcidento de la lando.
Geografio [redakti]
En la tuta teritorio de Uedo Aŝ Ŝati en la jaro 2003 vivis 77 203 loĝantoj sur areo de sume 97 160 km². La teritorio estas parto de la historia provincego Fezano. Aparte de limo al Alĝerio, la distrikto ankoraŭ havas limojn al la sekvaj aliaj distriktoj de Libio:
- Nalut - nordokcidente
- Al Ĝabal Al Garbi - norde
- Al Ĝufra - oriente
- Sabha - sudoriente
- Uedo Al Haja - sude
- Gat - sudokcidente
Administra historio [redakti]
Kadre de la administra reformo de la jaro 2007 la distrikta areo nur malmulte ŝanĝiĝis.