Uesugi Kenshin
UESUGI Kenshin (japane: 上杉 謙信; naskiĝis la 18-an de februaro 1530; mortis la 19-an de aprilo 1578) estis japana daimio, kiu estris la provincon Echigo dum la Sengoku-epoko.
Li estis unu el la multaj daimioj de la sengoku-epoko. Li famiĝis pro kuraĝo dumbatale, militista sperto, strategio, rivaleco kun Takeda Shingen kaj sia kredo je la bataldio Bishamonten. Fakte multaj el liaj vasaloj kaj adeptoj kredis lin avataron de Bishamonten kaj nomis Kenshin bataldio. Iuj historiistoj opinias, ke Kenshin estis virino.