Ugnė
Ugnė estas litovlingva virina persona nomo. Temas pri variaĵo de la litova vorto ugnis (fajro) [1]. La (laŭ uzo signife malpli ofta) vira formo estas Ugnius.
Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]
- Ugnė Karvelis (1935-2002), tradukistino, verkistino kaj ambasadorino, membro de la estra komitato de UNESKO inter la jaroj 1997 kaj 2002, edzino de Julio Cortázar
- Ugnė Urbonaitė (naskiĝis en 1983), badmintonistino
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 352