Ugocsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ugocsa (ugoĉa) estis departemento plej malgranda en la nord-orienta parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Ugotsch.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Ugocsa

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Alia censo:

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 2 distriktoj:

  • Cistisa, distriktejo: Nagyszőlős, samtempe departementejo
  • Transtisa, distriktejo: Halmi.

La departemento troviĝas parte en Karpatoj, parte en valo de Tiso.Pri ĝi estas proverbo: Ugocsa ne kronas. Tio celas tion, ke la departemento estas malgranda kaj negrava. Ekde la 13-a j.c. estis hungara administracio. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis ĝin, la suda parto aldoniĝis al Rumanio, neloĝata parteto redoniĝis al Hungario. En 1938 Hungario rericevis grandan parton, poste en 1940 Hungario rericevis ankaŭ la rumanan parton. En 1945 la Ruĝa Armeo okupis ĉion, Rumanio rericevis sian parton, la ĉeĥoslovaka parto iĝis parto de Sovetunio, fine de Ukraino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]