Ugod

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ugod estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa.

Preĝejo de Ugod

Geografio [redakti]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Tatabánya-Pápa.

Historio [redakti]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1287. Apud la vilaĝo fortikaĵo konstruiĝis. Dum la jarcentoj la loĝantaro okupiĝis ankaŭ pri kaŭstika kalko, karbeto kaj vitrofarado. En 1526 la komunumo iĝis kampurbo, sed post 20 jaroj la turkoj faris senhoma la urbeton. En la 19-a jarcento kuracbanejo funkciis. Inter 1905-2007 fervojo trafikis.

Vidindaĵoj [redakti]