Uhldingen-Mühlhofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uhldingen-Mühlhofen
Blazono
Uhldingen-Mühlhofen (Germanio)
Uhldingen-Mühlhofen (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto Distrikto Bodensee
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07556
Poŝtkodo 88690
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7772
Aŭtomobila kodo FN
Oficiala Municipokodo 08435066
Politiko
Komunumestro Edgar Lamm
Partio de komunumestro FWV
Adreso de la administrejo Aachstraße 4
Demografio
Loĝantaro 8477 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 9° 15′ O (mapo)47.7333333333339.2458333333333Koordinatoj: 47° 44′ N, 9° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 405 m
Areo 15,66 km²
Oficiala retejo https://www.uhldingen-muehlhofen.de/
vdr

Uhldingen-Mühlhofen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8477 loĝantojn.

La komunumo estas plej fama pro granda neolitika setlejoj de palafitoj (surfostaj domoj). Ĝi havas grandan muzeon pri tiuj konstruaĵoj, kiuj estis rekonstruitaj laŭ palafitoj elfositaj en la proksimeco: La Palafito-muzeo Unteruhldingen ekspozicias arkeologiajn trovaĵojn kaj rekonstruitan palafitsetlejon el la ŝtonepoko kaj bronzepoko.

La unuaj domoj de la surfosta setlejo ĉe la rando de la Konstanca Lago estis rekonstruitaj la jaro 1922 laŭ la modelo de palafit-setlejoj trovitaj en la regiono: en la marĉo de Bad Schussenried kaj ĉe Bad Buchau apud la marĉa lago Federsee, kiuj estis datitaj al ĉirkaŭ 4000 a.K..

Depost sia instalado la muzeo estis plurfoje rekonstruita kaj ampleksigita, lastfoje en la jaro 2006/2007. Hodiaŭ ĝi montras 23 palafitajn konstruaĵojn.

De ĝia inaŭguro pli ol 10 milionoj da vizitintoj venis por spekti ĝin.

Plia historie grava kultura monumento estas la pilgrimejo Birnau kun sia baziliko.