Uhuru Kenyatta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uhuru Kenyatta
Prezidanto de Kenjo
Persona informo
Uhuru Kenyatta
S
k
Naskiĝo 26-an de oktobro 1961 (1961-10-26) (62-jaraĝa)
en Najrobio
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla • Swahili • kikuja vd
Ŝtataneco Kenjo vd
Alma mater Amherst College • Lernejo de Sankta Maria vd
Partio Jubilee Party of Kenya • The National Alliance • Kenja Afrika Nacia Unuiĝo vd
Subskribo Uhuru Kenyatta
Familio
Patro Jomo Kenyatta vd
Patrino Ngina Kenyatta vd
Gefratoj Margaret Kenyatta • Muhoho Kenyatta vd
Edz(in)o Margaret Gakuo Kenyatta vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Uhuru Muigai KENYATTA (naskiĝis la 26-an de oktobro 1961 en Najrobio) estas kenja kikuja politikisto kaj la filo de la unua prezidanto de Kenjo, Jomo Kenyatta. Dum la ŝtatprezidanta elektado de marto 2013 li gajnis 50,03 % el la balotoj post longdaŭra voĉdonnombrado.

Li eniris la Parlamenton en 2001 kaj fariĝis la ministro pri loka regado. Prezidanto Daniel arap Moi nomis lin kiel posteulon, sed Kenyatta malvenkis kontraŭ Mwai Kibaki dum la elektado de decembro 2002, kaj li iĝis gvidanto de la opozicio en la Parlamento. Li subtenis Mwai Kibaki'n en 2007 kaj nomumiĝis ree ministro pri loka regado en januaro 2008, kaj poste vicĉefministro kaj ministro pri komerco en la koalicio de aprilo 2008.

En julio 2013 li frontos proceson ĉe la Internacia Puna Kortumo pro akuzo (je 15 dec. 2010) de krimoj kontraŭ la homeco, pro kio li demisiis kiel ministro pri financo la 26-an de januaro 2012. La afero estas la perforto post la balotado en 2007–2008, dum kiu 800–1500 homoj mortis kaj ĉirkaŭ 200.000 rifuĝis.

En oktobro 2021, li estis citita en la skandalo de pandora papers.