Uke Moĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uke Moĉi
diinoŝintoa diaĵo
Verko Nihon Ŝoki
Informoj
Originala nomo 保食神
Sekso ina
Mortigita de Cukujomi
Loĝloko Ashihara no Nakatsukuni
vdr

Uke Moĉi (japane 保食神, en Eo: "Diino kiu posedas manĝaĵon) estas diino de manĝaĵo en la ŝintoisma religio de Japanio.Kiam Uke Moĉi estis vizitata de Cukujomi, ŝi preparis al li manĝaĵon abomenindan. Cukujomi estis tiel naŭzita ke li mortigis ŝin. Eĉ ŝia mortinta korpo produktis manĝaĵojn: milio, rizo, kaj fabo estiĝis el ŝi. Ŝiaj brovoj eĉ iĝis bombiksoj.

La diino foje estas ankaŭ nomita ōgetsuhime-no-kami (大宜都比売神).

Uke Moĉi estas ankaŭ edzino de Inari en kelkaj legendoj kaj en aliaj mem Inari.