Ukraina Grek-Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukraina Grek-Katolika Eklezio (ukraine Українська греко-католицька церква) estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton. Nuntempe ĝi estas la plej granda de inter orientaj katolikaj eklezioj.

Historio

En komenco la eklezio estis unuiĝinta kun patriarkato en Konstantinopolo. Post la orienta skismo en 1054 la eklezio en ukrainia teritorio iom post iom venis al malamikeca pozicio kontraŭ la okcidenta eklezio. En 14a jarcento granda parto de ukrainia teritorio estis reganta de katolika Litovio. La metropolito de Kievo Izidoro partoprenis ĉe ferrara-florenca koncilio kaj en 1439 li aprobis unuigadon de katolikoj kal ortodoksoj. Tamen tio estis rifuzata poste. Post politika unuigado de Litovio kaj Pollando en 1569, de kiam granda parto de ukrainia teritorio estis regata de Pollando, multaj ukrainaj ortodoksoj komencis subteni unuigadon kun Romo.[1] Ili volis plibonigi sian situacion kaj konservi bizancajn tradiciojn ĉar la pola katolikismo estis disvastiĝanta.[2]

En 1595 la sinodo de ortodoksaj episkopoj subskribis la union en Bresto, per kiu la ortodoksoj en teritorio regata de Pollando (en Kieva teritorio) unuiĝis kun la Katolika Eklezio.[3] La eparĥioj en Galicio aliĝis nur pli malfrue (Przemyśl en 1692 kaj Lvivo en 1700).[4] En 18a jarcento 2/3 de origine ortodoksoj estis grek-katolikaj.[5]

Kiam la teritorio poste troviĝis sub la rusa reĝo, la unio estis subpremata. En 1839 la rusa caro Nikolao la 1-a forigis la union en tuta Rusio krome la Chełma eparĥio (kie la unio estis forigita en 1875).[6] En alia parto de ukrainia teritorio – Galicio, kiu de 1772 estis sub la reĝo de Aŭstrio-Hungario, la grek-katolikoj estis subtenataj.

Post la dua mondmilito almenaŭ ĉiuj ukrainaj grek-katolikoj troviĝis en Sovetunio. Tielnomata sinodo de Lvivo en 1946 proklamis la brestan union nuligita. Ĉiuj grek-katolikaj episkopoj estis arestataj. Kaj ĉiuj homoj kiuj rezistis estis ankaŭ arestataj (inkluzive pli ol 1400 sacerdotoj kaj 800 monaĥinoj).[7] La grek-katolika eklezio povis ekzisti nur en sekreto. Dum tiu ĉi periodo la eklezio funkciis precipe eksterlande. En 1946 la ukrainoj de Pollando estis deportata al Sovetunio kaj tiel la grek-katolika eklezio estis subpremata ankaŭ en Pollando.

Nur post la falo de komunismo la eklezio povis esti laŭleĝa. Nuntempe la eklezio havas ĉirkaŭ 4,28 milionojn de kredantoj.[8] Tiel ĝi estas la plej granda orienta katolika eklezio.

La ĉefaj centroj de Ukraina grek-katolika eklezio estas Kievo. Sed dumlonge la centro de la eklezio estis Lvivo. La kapo de la eklezio estas kieva-galicia ĉefepiskopo.

La eklezio havas siajn episkopujojn en Ukrainio, Usono, Kanado, Pollando kaj en aliaj landoj.

Referencoj

  1. Farrugia, Edward G., p. 921-922
  2. Farrugia, Edward G., p. 922
  3. BRIEF HISTORY OF THE UNION OF BREST (1595) - Treaty Of Brest Document – teksto de la Bresta unio (angle)
  4. Farrugia, Edward G., p. 922
  5. Farrugia, Edward G., p. 922
  6. Farrugia, Edward G., p. 922
  7. Farrugia, Edward G., p. 922
  8. La nombro estas laŭ la statistiko por jaro 2012 ĉe Eastern Catholic Churches Statistics (citita la 13an de junio 2013). Laŭ Склад і територія la eklezio havas pli ol 5,5 milionoj de kredantoj (citita la 13an de junio 2013)

Fontoj

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj